Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Moderna Vivo

OPINIO

Nuklea energio: ne fidu la respondeculojn

La aŭtoro estas konstruinĝeniero. Kiel esploristo kaj teĥnologo li partoprenis la konstruon de la ĉeĥa atomcentralo Dukovany kaj en la jaroj 1988-90 li estis labore taskita ankaŭ por la centralo Temelín.

Jiří Patera estas serioza homo, sed li same kiel multaj aliaj ĉeĥoj estas ŝarĝita per komunisma kaj postkomunisma propagando, ke atomelektrejoj estas la plej bona solvo de energio-problemo. La argumentojn de Patera mi refutas.

La ideo limigi la produktadon en karboelektrejoj estas nura propagando. Se oni serioze tiel pensus, realigo jam povus okazi, ĉar Ĉeĥio estas post Francio la plej granda eksportanto de elektra energio kaj la unua en Eŭropo laŭ la loĝantaro. Krome la registaro en privatigaj kondiĉoj devigas estontan posedanton de ĉeĥa elektroenergetiko daŭre ekspluati ĉeĥajn karbominejojn.

Ekologieco de atomelektrejoj ne estas tiom elstara pro eksterordinare granda investado dum konstruo kaj poste malkonstruo de la elektrejoj. Krome konstruado de deponejoj por foruzita nuklea brulaĵo postulos elspezojn, kiuj estos grandiozaj. La energio-bezono de la konstrulaboroj grave malaltigas la energetikan profiton de la centraloj.

Danĝera teĥnologio

La nuntempa teĥnologio tre nesufiĉe utiligas nuklean energion de uranio, kies energetike utiligata izotopo ²³⁵U aperas en la naturo en kvanto nur 0,72 %, dum la nun demetata izotopo ²³⁸U (99,27 %) restas hodiaŭ sen utilo, sed en estonto la homaro ĝin eble povus tre profite uzi. La nun konata teĥnologio de “generaj reaktoroj”, en kiuj estas utiligebla ²³⁸U kaj ankaŭ la transurania plutonio, estas danĝera kaj pro tio neuzata.

Naturaj fontoj de nuklea fisia brulaĵo estas limigitaj, simile kiel karbo, nafto kaj tergaso, kaj indas ilin ŝpare mastrumi, nur en kazoj de vera neceso.

Eluzita nuklea brulaĵo estas forte radioaktiva materialo, kiun la homaro ne scias likvidi kaj devas ĝin sekure deponi kaj gardi. Kiel longe? Probable eĉ 100 000 jarojn. Konsciu, kiom da generacioj estos ŝarĝataj per nia senrespondeca agado. Nenie en la mondo estas konstruita definitiva subtera deponejo.

La nuklea fizikisto J. Kratochvíl esprimis sin tiel pri deponado-sekureco: “Sen dubi pri miljaraj stabilecoj de grunda subtavolaro en elektitaj lokoj, mi ne kapablas akcepti garantion de nun vivantaj homoj pri kio okazos (aŭ ne okazos) post 1000, 10 000 aŭ eĉ 100 000 jaroj. Kiel finan solvon de la likvido de nuklea rubo mi estas preta akcepti nur tian teĥnologion, kiu ebligos reŝanĝon de longdaŭre radioaktivaj elementoj troviĝantaj en nuklea rubaĵo al elementoj stabilaj. Tia ĉi teĥnologio, kiu estus taŭga por komerca uzo, ĝis nun ne ekzistas.”

Sekurigaj sistemoj

La homo kiel entreprenisto, kiel oficisto, kiel kiu ajn, ne fidindas. La usona atomelektrejo sur la insulo Three Mile Island grave averiis. En 1976 3500 infanoj kaj gravedaj virinoj estis evakuitaj kaj 200 000 homoj forlasis la regionon. La estraro de la centralo unue prisilentis la averion kaj poste false informis pri ĝi. Same la averio de la centralo apud la sovetia, nun ukrainia Ĉernobyl en 1986 estas ĝenerale konata. Averio en la japana atomcentralo Mihama en 1991 estis grava, sed bonŝanca interveno limigis postsekvojn. La unua ĉeĥoslovaka atomcentralo A-1 ekfunkciis en 1972, sed post du averioj (1976, 1977) ĝi ĉesis. Preskaŭ ĉiam fiaskis homoj. Estas necese konscii, ke ankaŭ la sekurigaj sistemoj estas produkto de homo. Nur naivulo kredas, ke homa produkto povas esti absolute aŭ preskaŭ absolute perfekta kaj fidinda.

Fine mi aldonas, ke la centralo Temelín estas supozeble relative sekura, ke la protestoj de aŭstroj havas politikan karakteron. Tamen la centralo por la ĉeĥa energetiko ne estas bezona. La supre menciita troproduktado de elektra energio gvidas la ŝtatorganojn al evidenta neglektado de energiŝparado kaj al nesubteno de renoviĝantaj energifontoj.