Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

El mia vidpunkto

Cunamoj tutmonde

Lastatempe ĉiuj gravaj revuoj el la tuta mondo sub la plumoj de ĉefredaktoroj prezentas “cunamojn” kiuj plagas nian mondon. Claude Allègre [klod alegr], eksministro pri edukado en Francio, ne hezitas esprimi en sia libro, ke “toute vérité est bonne à dire” (ĉiu vero estas dirinda), kio ne signifas, ke ĉiu vero estas dirata aŭ dirita, ĉar “demokratio estas la arto administri la cirkon el la kaĝo de simioj”, opiniis iama usona ĵurnalisto Henry Louis Mencken [henri luis menken]. Ĝuste tion spertis C. Allègre.

Piromania fajrobrigadisto

Tiel skribas Le Monde de la 17a de aŭgusto, taksante IMF (Internacian Monan Fonduson), kiu trudas al sud-amerikaj landoj ekonomi-ekonomikajn programojn, kiujn postulas la investistoj de kapitalismo, sed detruas la ekonomion mem. La preskaŭa esperantisto, mega-investisto George Soros post la ĵusa senvaloriga ondego (40 %) de la brazila valuto realo rilate al usona dolaro deklaris: “Ĉi tiu krizo ne povas esti atribuita al io erara kion Brazilo faris. La kulpantoj estas la internaciaj financaj institucioj.” L’Express denuncas la borsajn ebriiĝojn en tuta mondo, skuantajn la kapitalisman sistemon per freneza spekulado sen rilato kun la produktado. En riĉaj landoj la kresko oscilas inter 1 % kaj 3 %; kiel la “financa merkato” blinde povas postuli de entreprenoj jarajn profitojn kun progreso de 15 %? Temas pri ludo ne eltenebla por entreprenoj, kiuj jam atingis eblan maksimuman produktivecon. Tiel formiĝas la spekulaj “bobeloj” kiuj fojfoje eksplodas kun trompoj kaj kontadaj manipuladoj. Kapitalismo fariĝis speco de Moloĥo kiu mem sin voras ...

Elspezi pli ol enspezi

Male al la opinio de Soros, Levjatano, la monstro priskribita de Thomas Hobbes, la “administranto de l’ cirko”, la ŝtato, plene kulpas ĉar ĝi elspezas (misuzas, koruptas, disĵetas, favoras) pli ol ĝi enspezas, impostas (tio estas pli ol 50 % de ĉio produktita de la enkaĝigitaj simioj, kiuj estas ni).

Ĉiu analfabeta homo scias, ke li/ŝi ne povas elspezi pli ol li/ŝi gajnas. Jen primara administrado, kiun la monstraj ŝtatoj ne volas scii. En Brazilo 53 % el la buĝeto estas por pagi ŝuldojn, interezojn, IMF-ajn kaj aliajn, jen la ŝtata bankroto, jen la inflacio, jen la mizero, duobliĝo de senlaboreco en dek jaroj, jen la granda socia cunamo, la disfalo de la ordo kun senfina banditismo, ŝakrado, narkotaĵ-komerco ... malapero de simplaj homaj digno kaj respekto.

En Usono la normala interezo ne superas 2 % en jaro. En Brazilo ĝi oficiale estas 18 % en jaro, sed kiu aĉetas kredite pagas interezon de 5 ĝis 12 % aŭ pli en monato. La propra komerco asfiksiiĝas, la aĉetpovo reduktiĝas, la fosaĵo inter riĉuloj kaj malriĉuloj abisme kreskas, 44 % el la loĝantaro troviĝas sub la nivelo de absoluta malriĉeco ... jen la vero dirinda.

Rio + 10 = Johanesburgo

Sur ĵurnalaj frontpaĝoj ni ree legas pri la plej detrua, konstanta, nedetenebla ondego, kiun nia terglobo suferas de jardekoj; temas pri la katastrofo vestita per la bela vorto “ekologio”. Antaŭ 10 jaroj en Rio de Ĵanejro, en Eko 92 instaliĝis la plej granda cirko spektebla pri la temo kaj pri temoj, kiuj tute ne koncernis la aferon. Multaj deklaracioj pri intencoj estis folklore subskribitaj. Ĉio restis en intencoj sub la regado de piromania Usono, kiu en Kioto eĉ rifuzis ratifi protokolon por redukti la elĵeton de karbona dioksido. Usono aplombe rezervas al si la rajton polui per 25 % el la tutmonda kvoto, per ok miliardoj da tunoj el CO₂ jare. En Johanesburgo oni ripetis ĉiujn konatajn ciferojn kaj teoriojn. La intencoj estas same trafaj, sed la homoj ne povos apliki ilin.

La homoj ne povas apliki eventualajn korektaĵojn, ĉar tio kio estas farenda ne kongruas al la propra karaktero de la homo, tiu animalo, kiu estas la plej granda predanto vivanta sur la tero. Per la supozita inteligenteco, intelekta kapablo, racio k.s. la homaro sin direktis al senfinaj devojiĝoj, aberacioj rilate al la esenco de la vivo mem. La homo senapelacie, spontane kapablas nur detrui sian propran vivmedion. La homo bezonas ĉasi pro instinkta predemo. Kiam ne plu estas ĉasaĵo, la homo bredas bestojn en rezervejoj por havi la plezuron pafi, kapti, fanfaroni.

La homo bezonas erotike sin reprodukti kaj ne kapablas elimini religiajn dogmojn, kiuj malpermesas la bezonatan naskopreventon: konsekvence, jen la demografia eksplodo, la tera troloĝateco, la fundamenta kaŭzo de ekologiaj problemoj. En la nunaj sistemoj la proponata “daŭrigebla uzado de la tero” ne estas aplikebla ĉar la obskurantismo de la nepensantaj popolamasoj ne ebligas, ke la individuoj rezonu kaj racie rilatigu siajn pensojn al siaj agoj. La homoj ne scias, ne volas mezuri la konsekvencojn de siaj agoj.

Percepta disonanco

La ŝtatprezidanto de Brazilo, ne pli klera ol siaj regatoj, kvazaŭ el subita elkoŝmara vekiĝo tamen deklaris: “Brazilo fariĝis viktimo de grava percepta disonanco: la nekongruo inter tio, kio okazas, kaj tio, kion oni perceptas.” Jen disonanco kiu trafas la tutan mondon rilate al ĉiuj terenoj de homa agado. Tial la “cunamoj” venas el ĉiuj direktoj des pli ke la regantoj de la perceptoj, pro etikaj perversioj, mem ne kapablas uzi siajn konojn por la bono sed nur por la tradicia, rutina detruo, kiun la plimulto volas en la establitaj sistemoj. Ni lasu la konkludon al Joseph Stiglitz [jozef stiglic], Nobel-premiito pri ekonomio en 2001: “Kiam naŭ pacientoj el dek, flegitaj de sama medicinisto, mortas, estas evidente, ke la kuracisto ne scias, kion li faras.”