Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Leteroj

Francio, ĉu profunde demokratia?

En la enkonduko de l’ maja MONATO, Stefan Maul, raportante pri dekstrismo en Eŭropo, ektraktis tiklan temon, pri kiu oni povus multon diri. Li tute nature atendas reagojn de la legantoj. Pri tia temo mi volas aŭdigi mian humilan voĉon, ĉar tiuj freŝdataj politikaj aŭstraj aferoj, kaj la franca ŝoko kiu baldaŭ sekvis, faris en mia menso amarajn impresojn. Unue, mi dankas al Stefan Maul pro lia tre honorinda opinio pri mia lando “profunde demokratia”. Bone! Sed bedaŭrinde, la disvolviĝo de la eventoj pri l’ afero Haider [hajda] en Aŭstrio montris la malon. Ĉar en kio konsistas demokratia reĝimo? Mi foliumis PIV kaj mi legis: “reĝimo, en kiu la politika povo apartenas al la popolo, kaj en kiu estas plej fortaj la sendistinge egaligaj tendencoj”. Estas kompreneble, ke tute libera voĉdonado esprimas la tendencojn pere de diversaj politikaj partioj.

Se mi bone komprenas tion, estas do tre malbona ideo de la franca registaro manovri por puni Aŭstrion, en kiu iu dekstrulo regule elektita eniris la registaron en Vieno. Tia konduto de Francio estas maldeca, ĉar estas “ŝovi la nazon” en internan aŭstran aferon, kaj ankaŭ kontraŭdemokratia, ĉar tio ŝajnas konsideri, ke respektante la volon de sia popolo, Aŭstrio pekis. Pro tio mi dubas, ĉu la nuna franca registaro estas “profunde demokratia”.

Plie, en la lando mem, la sinteno de la franca registaro rilate al Le Pen kaj lia Nacia Fronto estas malbona kaj sisteme malamika. Laŭ mi, ĉiuj voĉdonontoj havas la rajton esti serene kaj bone informitaj pri la venonta baloto, por klare scii, kiel ili devos tute libere voĉdoni. Sed anstataŭ trankvile informi kaj argumenti, la respondeculoj preferis timigi la popolon. Kial Chirac [ŝirák] rifuzis duopan diskuton kun Le Pen inter la du prezidentaj balotoj? Kial ĉiuj amasinformiloj gurdoripetadis nigrajn konsiderojn pri la abomena Nacia Fronto, anstataŭ objektive paroli pri ĝiaj kritikeblaj ideoj? Kial tiom da bruaj stratsvarmoj en la francaj urboj, organizitaj kontraŭ Nacia Fronto intertempe de la du prezidentaj balotoj?

Ĉio ĉi estas malbonaj metodoj de falsa demokratio. Cetere, la popolo ĝenerale havas mallaŭdan opinion pri la oficantaj politikistoj, tro ofte kompromititaj en kontraŭleĝaj aferoj, kaj kiuj anstataŭ honeste labori por la lando, donas la impreson pli volonte zorgi pri siaj multaj (konataj kaj nekonataj) avantaĝoj de la mondonaj ŝtatfunkcioj. Resume nuntempe en Francio pri politikaj aferoj regas malkontenteco, maltrankvilo kaj konfuziĝo. Koncerne Berlusconi [berluskoni], alia dekstra popolisto, kiu fariĝis ĉefministro de la riĉa Italio, estas bone kompreneble, ke tia afero ĝenas neniun. Ni tre bone scias, ke ĉie kaj ĉiam tiu, kiu havas nenion, estas nenio. Sed kiu havas multon, tiu ĉi facile pravas. Eĉ laŭ Zamenhof mem: “Ju pli da havaĵo, des pli da pravo!”

Jean BERTRAND

Francio