Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Noveloj

Pridiskuto

“... Kaj peza metala pordo brufermiĝis malantaŭ li” — mi finlegis la verkon kaj ekkunmetis ĉiujn dismetitajn surtable paperojn kun la printita teksto.

Ekregis la silento.

“Mi petas la aŭtoron ne ofendiĝi. Al mi tre plaĉis la verko.” Tiel komencis sian parolon mezaĝa viro, kiu jam verkis plurajn romanojn kaj estis konsiderata eminenta verkisto. “Estas bone prezentitaj ne nur la ĉefaj herooj, sed ankaŭ la duagradaj. Mi plezure atentis la priskribon de la naturo. Tiel ĝin prezenti povas aŭ vera specialisto, aŭ persono, kiu ‘amikas’ kun ĝi, ofte ĝin vizitas ĉu turisme, ĉu por kolekti fungojn, ĉu simple por ripoze promenadi. Sed al mi ŝajnas, ke la verko kvazaŭ ne estas finita. Mi persone la finon de la verko ne eksentis. Ĉu la aŭtoro ne emas ĝin daŭrigi?”

“Jes, jes”, aldone enmiksiĝis tre juna viro, kiu, ŝajne, simple emis ion diri. “En la verko la eventoj evoluis tre malrapide, sed jam preskaŭ fine estis sentebla tuja finalo. Kvazaŭ la aŭtoro ne havis tempon por pli bone pripensi ion por la finaj paŝoj.”

Komencis paroli iu jam ne juna virino, kiu ŝajne tute hazarde trafis en tiun kompanion:

“Mi ne estas specialisto pri literaturo, sed mi bone orientiĝas en medicinaj aferoj. Ie en la teksto mi rimarkis jenan frazon: ‘Bonvolu doni vian manon, mi kontrolos la pulson ... La pulso estas en normo. Ĉu vi mezuris la temperaturon? — Jes, ĝi estas 38,4 ...’ Permesu ekspliki. Se la temperaturo plialtiĝas je unu grado, la pulso hastiĝas je 10 korbatoj. Ĉiuokaze la koro faras 94 – 100 korbatojn (se la temperaturo estas 38,4 – 39,0). Mi uzus 96 korbatojn. En normo la koro faras 70 – 80 korbatojn. La kuracistoj skribas ĉiam parnombran kvanton da korbatoj: 72, 80, 96, 120 ... Laŭ mia opinio, la teksto multon gajnus ankaŭ dank’ al medicine kompetenta teksto.”

Maljuna kalva, sed ege samtempe fama verkisto ne restis flanke de la pridiskuto:

“Mi ... komprenas emon de la aŭtoro sin prezenti. Tion vi sukcesis. Mi konsentas kun la antaŭe parolintoj — la verko ne estas malbona. Sed mi volus atentigi — bonvolu uzi laŭeble pli da vortoj. Sufiĉe ofte mi aŭdis en la teksto la ripetadon de la samaj vortoj, samaj esprimoj. Serĉu sinonimojn ... Tio prezentus la verkon en multe pli bona varianto. Pli ofte rigardu diversajn vortarojn ... Krome, mi ĉiam negative rilatas al fiaj frazoj en teksto, en ajna teksto. Ofte tiujn oni metas simple por iom longigi la verkon. Ankaŭ ĉe vi mi rimarkis interesajn ‘perlojn’. Mi speciale aŭskultas legadon kun krajono enmane. Do, kiel eblas kompreni:”

“... lamante ekiraĉis al la fenestro ...”,

“La hundo rigardis al la viro kun granda miro ...”,

“Kun fia rideto ŝi respondis rifuze ... ”,

“Amaraj sentoj post dolĉa vespermanĝo ... ”,

Mi supozas, tiujn frazojn nepre necesas eviti, anstataŭigi per iaj aliaj. De tio la verko nur gajnos.

“Kaj al mi ŝajnas”, daŭrigis la parolon relative juna virino, kiu plejparte estis fama pro siaj versoj, “en la verko abundas enlitaj momentoj. Mi komprenas, ke nun tiel nomata cenzuro kaj cenzuristoj ne plu estas, sed necesas ja ankaŭ iajn elementajn normojn de moralo regi. Per niaj verkoj ni edukas ankaŭ nian junularan, junan generacion.”

“Multe ili bezonas nian literaturon”, replikis alia neaĝa virino. “Kie vi vidis nun vere legantan junularon? Ili ne legas eĉ klasikan literaturon, ne legas eĉ tion, kion ili devas legi laŭ lernejaj programoj ...”

“Ne, ne. Temas eĉ ne tiom pri la enlitaj momentoj, kiel pri ties prezento. Kvazaŭ la aŭtoro ... ” alia ne tiom juna virino svingis sian brakon.

“Min iom mirigas la pacienca ‘kunvivado’ de perfekta prezentita bildo de amsentoj, kiujn bone prilumis la aŭtoro preskaŭ komence de la verko, kaj la supre menciitaj enlitaj momentoj. Estus bone rerigardi kaj renormigi tion. Kompreneble, ni povas nur rekomendi ...”

“Do, bone”, kvazaŭ sumigis la pridiskuton eble la plej aĝa el la ĉeestantoj, vere eminenta literaturisto, ĉefe famiĝinta pro siaj prozaj verkoj, iasence “patriarko” de la landa literaturo. “Mi atente aŭskultis ĉies parolojn kaj provos fari ian konkludon. Mi opinias, ke povas esti, ke ĉiuj parolintoj pravas. Sed tutegale tio estas nur personaj opinioj de la parolintoj. Entute ni povas juĝi, ĉu bonas aŭ malbonas la verko, nur kiam la legantoj disaĉetados la librojn. Kaj laŭ poste aperontaj recenzoj. Certe, la saĝaj ...”

Dmitrij CIBULEVSKIJ