Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Enkonduko

Solidareco

Ĉu vi, fidela abonanto, deziras, ke nia revuo aperu daŭre? Supozeble jes, kaj tial certe vi reabonos por la jaro 2003. Sed, bedaŭrinde, tio ne nepre sekurigas vian gazeton. Dum la Universala Kongreso en Fortalezo abonantoj, kiuj alparolis min, kutime ne nur (fojfoje) kritikis aŭ (ofte) laŭdis la magazinon sendependan, sed ankaŭ demandis: ĉu MONATO eltenos, kiel ĝi fartas? Mi ne povas trankviligi tiel demandantajn homojn kaj kutime replikas: mi mem miras, ke ni tiom longe eltenis, ĉar dum multaj jaroj la nombro de abonantoj estas kaj restas sub la limo de profito. La tutmondan ekonomian krizon ni sentas same kiel aliaj liberaj ofertantoj de varo.

Aliflanke estas multegaj homoj, kiuj ege sopiras aboni sed neniam povis kaj ne povos pagi kotizon por ili tro altan. Kion fari en tia situacio? Kiu povus helpi? Nu, eble vi, kiu ne estas tiom malriĉa kiel aliaj. Se ĉiu el vi donacus nur unu abonon por malbonŝanculo (ekzemple, rekte por leteramiko en malriĉa lando), la eldonkvanto de MONATO duobliĝus — ekzisto de la revuo estus sekurigita. Mi scias, ke tio estas iluzio, ĉar ankaŭ vi ne nepre povas pagi duan kotizon. Sed ĝuste pro tio ni havas Abonhelpan Fonduson, al kiu vi povas donaci iun ajn sumon, duonan aŭ trionan kotizon. Se vi faras tion, ankaŭ tiel vi certigas, ke la revuo pluvivos.

Abonhelpa Fonduso krome invitas al alia maniero subteni nian revuon kaj per tio la ideon de lingvo internacia. Sendube vi konas simpatiantojn, kiuj pro iuj kialoj ne mem lernas la lingvon, sed pretas helpi. Montru al ili la magazinon kaj proponu donaci al Abonhelpa Fonduso de MONATO. Aŭ proponu al via Esperanto-klubo donaci monon el la kluba kaso aŭ kolekti monon inter klubanoj kaj simpatiantoj. Tion ekzemple ĉiujare faras la Esperanto-Klubo de Munkeno, kiu kutime ĝiras plurajn centojn da eŭroj. Mi mem, reveninte el Fortalezo, memorante supre menciitajn interparolojn, donacis 100 eŭrojn al la fonduso, kvankam ankaŭ mi ne estas riĉa. Sed inter niaj idealoj estas solidareco, ankaŭ financa, ĉu ne? Se vi pensas same ...

Sincere via

Stefan MAUL