Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ekonomio

LITOVIO

Telefonmonopolisto malprosperas

La plej malpopulara finno en Litovio estas Tapio Paarma, la estro de Lietuvos Telekomas (LT), la litova telefonkompanio.

Jam plurfoje homoj amasiĝis antaŭ LT-ejo por esprimi malkontenton kontraŭ la senĉesa altigo de la telefontarifoj. LT, havante la ekskluzivan rajton ĝis la jaro 2003 esti la unusola liveranto de fiksita telefona kunligo, ekstreme uzis tiun rajton. La litova ĉefministro Algirdas Brazauskas konsterniĝis, kiam en la komenco de la 21a jarcento litovanoj komencis amase rifuzi telefonservon, ĉar ili ne plu kapablis ĝin pagi.

Severaj altiĝoj de la tarifoj puŝis la entreprenon en malfavoran situacion. En la unua duono de la jaro 2002 la enspezoj malkreskis je 8,2 %. Pri la malkontentiga situacio sinjoro Paarma akuzis la konkurantojn — la entreprenojn de la poŝtelefonaj kunligoj. Tiuj entreprenoj jam superas LT laŭ kvanto de klientoj. En la fino de junio poŝtelefonon uzis 35 % de la litovoj; dum la fiksitan kunligon 30,6 %. Dum unu jaro LT perdis 10,1 % de sia klientaro, t.e. ĉirkaŭ 120 000 abonantojn. Spertuloj supozas, ke la klientaro daŭre malkreskos, ĉar estas lanĉitaj novaj planoj por plialtigo de la tarifoj.

Malgraŭ tio la estro de LT supozas, ke dum dua jarduono la enspezoj falos nur je 3 %. Notindas, ke prognozoj de la kompaniaj rezultoj jam antaŭe fiaskis. Meze de 2001 Paarma prognozis, ke lia jara enspezokresko atingos 5-10 %. Poste la prognozoj malaltiĝis ĝis 3-5 %. Reale la enspezoj pasintjare kreskis nur je 1,9 %. Antaŭ tri monatoj li asertis, ke la enspezoj de 2002 estos pli grandaj ol lastjare; tamen nun li ŝanĝis sian opinion.

Malprosperas ankaŭ la servo de fiksita telefonkunligo de la najbaraj landoj. La enspezoj de la latva telekomunika entrepreno dum la unua jarduono de 2002 malaltiĝis je 0,7 %, kaj tiu de la estona je 9 %.

LAST