Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Libroj

Eĉ se vi ne estas aviadisto ...

La 20an de decembro 1995 usona aviadilo koliziis kun monto en Kolombio. Unu ĉenero de la ĉeno de cirkonstancoj, kiuj kaŭzis la kraŝon, estis la nekapablo de la surtera flugregisto konversacii angle. Mortis samklasano de la filino de la usona inĝeniero Kent Jones, kiu skribis la enkondukon de tiu ĉi libro, Aviada Terminaro.

La verko konsistas el 1) 1000 esperantaj terminoj klarigitaj en PIV-a stilo, 2) 23 ilustraj platoj, 3) aeronaŭtika vortaro angla-esperanta kun 4000 esprimoj en 13 laŭemaj ĉapitroj, 4) baza aviada frazeologio kaj 5) listo de mallongigoj.

Detale:

1) Tiu parto enhavas multe da vortoj el Plena Vortaro kaj Meteologia Terminaro kaj aliaj, sed ankaŭ tute por mi novajn kiel “blinki” = intermite lumi. Aperas ankaŭ la angla vorto.

2) La bildoj tie ĉi estas tre klaraj, oni tuj komprenas la signifojn de la terminoj. Kvar platoj klarigas meteologiajn esprimojn.

3) La vortaro angla-esperanta konsistas el 13 ĉapitroj. Tio estas malavantaĝo, ĉar en la plej malfavora kazo oni serĉas iun vorton en ĉiu el la 13 ĉapitroj! Kiu tuj divenas, ke ekzemple la vorto space = spaco troviĝas en la ĉapitro “The plane — La avio”?

4) En la baza aviada frazeologio uziĝas ne ĉiam la zamenhofa lingvo. Ekzemple, la afikso “mal-” ne aperas. “Maldekstre” fariĝas “live”, por eviti konfuziĝon inter “dekstre” kaj “maldekstre”, kiuj povus soni simile. La silabado de “ses” estas “tri plus tri” por havi aŭdan distancon al “sep”.

5) Kvinpaĝa listo je la fino de la libro enhavas pli ol 200 siglojn kaj mallongigojn kaj la esperantajn tradukojn, ekzemple G = verda, de angla green.

Mi ege rekomendas tiun ĉi ekstere belan kaj enhave riĉan terminaron ankaŭ al ne-pilotoj!

Walter KLAG

Gilbert R. Ledon: Aviada Terminaro. Eldono de G. R. Ledon ĉe Fonto, Brazilo 2002. 287 paĝoj gluitaj. ISBN ne indikita.