Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

REAGO

Dio, benu Usonon!

Ĉi-sube Aleksandro Gofen el San Francisko reagas al komentoj i.a. de Stefan Maul pri Usono. En MONATO Gofen kredas rekoni “odorojn” el epoko de sovetia propagando: aŭtoroj skribas kun ĝeno aŭ honto pri kapitalismo, samtempe simpatiante kun batalantoj kontraŭ “usona imperiismo”. Laŭ Gofen, pinĉi Usonon iĝis kvazaŭ rito, kiu varias de simpla grumblado ĝis ofendo, ekz. ke la usona prezidanto, “kiu fervoras en dekstrega politiko interna”, post la 11a de septembro “kultas naciismon” (MONATO, 2002/6, p. 8).

La 20a jarcento instruas, ke estas socialismo, pri kiu indas paroli kun honto. Ĉie, absolute ĉie, kie ŝtata socialismo pli-malpli longe ekzistis, reduktiĝis demokratio kaj vivnivelo al mizero — mizero apenaŭ kuracebla (ekz. la diferenco inter la iama Okcidenta kaj Orienta Germanioj ĝis nun restas). Estas hontinde, ke en demokratiaj socioj ĉiam troveblis perversaj “intelektuloj”, kies malkontento pri iliaj registaroj esprimiĝas kiel simpatio kun komunismo aŭ io tia.

La franca verkisto-esperantisto Lanti jam en la 30aj jaroj plenkomprenis, kio estas socialismo (tiam nur en Sovetio) kompare kun kapitalismo: “Mi preferas unuokulan ĉevalon anstataŭ la blinda”, li notis. Sed tute male, la “intelektuloj” adoris socialismon eĉ en epoko de Stalin.

Eĉ nun, 10 jarojn post la kolapso de Sovetio, okcidenta socio (inkl. de Usono) restas infektita de maldekstra “malsano”. Stefan Maul tute eraras pri la kvazaŭa dekstremo de prezidanto George Bush kaj de la respublikana partio. Ho, mi revus, ke tiel estu! Fakte la dekstremo de respublikanoj esence degeneris, do larĝa kaj sobra kerno de usona popolo restas neniel reprezentata. Aldone la nuntempaj “liberaluloj” penas tordi kaj streĉi ekzistantajn leĝojn pri civitanaj rajtoj kaj ilin tiel apliki, kiel neniu intencis, ekz. por samseksemuloj. Plej grave, la “liberaluloj” ne rekonas danĝerojn de nova monda kontraŭstaro, kiu minacas nian civilizacion.

Malvarma milito

Post kolapso de Sovetio aperis troaj esperoj pri tute senkonflikta estonteco de la homa socio, pri la kvazaŭa “fino” de historio (antaŭe abunda de militoj kaj kontraŭstaroj). Rezulte sekvis malstreĉiĝo kaj ioma senzorgemo post la fino de la “malvarma milito” en la monda politiko. Komunismo, kiu komence celis konkeri la tutan mondon kaj poste volis venki ĝin almenaŭ en paca konkurenco, mem plenfiaskis. Kaj estis ĝuste paca konkurenco kaj malfermiteco al monda informofluo, kiuj fine detruis komunismon.

Tamen montriĝis, ke estas ne nur komunismo, kiu ne povas principe kunekzisti kun okcidenta civilizacio en kondiĉoj de malfermiteco kaj libera konkurado. La arab/islamaj landoj de Mez-Oriento kaj Afriko, antaŭe malavare armataj kaj doktrinigataj de Sovetio por batali kontraŭ “imperiismo” (precipe kontraŭ Israelo), restis sen sia patrono. Eĉ pli malbone, ili restis kun religia kredo, politiko kaj ideologio dum jarcentoj nereformitaj, kiuj malebligas al ili akcepti ajnajn okcidentajn valorojn (tiajn, kiaj estas pornografio kaj seksaj perversaĵoj, ili ja prave kontraŭas).

Ekspansii kaj intence marĝenigi la islaman mondon ne estas celo de la moderna civilizacio. Tamen ĝia nura ekzisto ĝenas islamajn fundamentistojn, ĉar ne plu eblas teni tradiciajn islamajn sociojn izolataj de “koruptiga” influo de “satanaj” landoj kun ĉiuj iliaj tentoj kaj atingoj. Do la fundamentisma islamo en la 21a jarcento iĝis tio, kio estis komunismo en la 20a, kiel ĝuste notis la brita eksĉefministro Margaret Thatcher. Fakte, la “islamisma internacio” estas multe pli danĝera. Malkiel la komunisma, ĝi baziĝas sur multjarcenta militema tradicio kaj fanatikismo: ĝi ne pesas siajn verajn ŝancojn venki kaj senskrupule aplikas nuntempajn kamikazajn batalantojn (sinmurdantajn sabotulojn) por kaŭzi maksimuman suferon al “nekonvertitaj” popoloj.

Kruda propagando

En Ĉeĉenio/Rusio, Filipinoj, en Barato/Pakistano, en Afriko — ĉie, kie kunestis islamaj kaj neislamaj popoloj, la politikigita islamo incitadis konfliktojn. Sub protekto kaj kaŝa/malkaŝa subteno de lokaj diktatoraj reĝimoj ekfunkciis ne nur kruda propagando (kontraŭ Israelo, Usono kaj la tuta okcidenta mondo) sed ankaŭ dekoj da teroristaj grupoj, el kiuj Al-Kaida plej danĝeras kaj tutmondas. Ĝia atako kontraŭ Usono la 11an de septembro iĝis kulmino en longa ĉeno de sabotadoj (eksplodigoj) direktitaj kontraŭ Israelo, Usono kaj eŭropaj landoj (kies registaroj bonŝancis preventi kelkajn kromajn atakojn). Ĉio ĉi manifestis militon kontraŭ okcidenta civilizacio, novspecan militon ne konsiderantan landlimojn kaj civilajn/necivilajn celojn. Ĉi-foje ne la internacio komunisma volas konkeri la mondon, sed la islamisma.

La islama milito “formale” komenciĝis la 11an de septembro en maniero de prizona ludo, kiam unu enkarcerigito staras dorse al la ceteraj kaj ricevas baton de unu el ili. Tiam li devas diveni, kiu batis lin aŭ, per larĝa svinga rebato, trafi iun ajn el la ridegantoj. Ĝuste tiu ĉi lasta versio ŝajnis al mi plej taŭga komenca reago por Usono. La principo de Klausewitz — bombu, poste negocu, kaj ankoraŭ bombu, se ne sufiĉis — estus tute justa en tiu ĉi kazo de tiom insida atako. Kvankam Al-Kaida mem ne estas ŝtato, evidentas, kiuj ŝtatoj hejmigis, subtenis kaj efektive uzis la organizaĵon kiel armilon kontraŭ Usono.

Tamen okazis male: la superpotenco hezitis apliki la armilojn dum longaj ses monatoj, montrante tute nekonvenan skrupulemon kaj serĉante koalicion kun ĝuste tiuj, kiuj “ridegis”. Ne hegemonion elmontras Usono, kiel plendas putraj “liberaluloj”, sed hezitemon apliki armilojn por protekti sin. La ŝtatorganoj ĝis nun restas duon-paralizitaj pro timo, ke oni akuzos ilin pri “profilado” (suspektemo rilate difinitajn socigrupojn). Prefere ni ĉiuj pereu ol iom ĝenu la islaman komunumon en Usono, kies konduto ĉi tie ofte neniel diferencas de tiu de ties eksterlandaj “fratoj”.

Humana juro

La malamikaj registaroj de islamisma internacio certe konis kaj kalkulis je tiu novmoda liberalisma “degelo” de la okcidentaj potencoj kaj ilia nedecidemo uzi armilojn. Do ne nur la armiloj parte senvaloriĝis: tiu ĉi nepermesebla hezitemo kompromitis la mondan stabilecon mem. Se mesaĝo “eĉ ne pensu tuŝi Usonon” ne plu bone aŭdeblas, malamikoj kuraĝiĝas. Ili ne esperas konkeri nian civilizacion en eksplicita milita kontraŭstaro sed plene konscias, kiel eblas malutili, subfosi kaj fine eĉ detrui per sabotado, profitante de nia humana juro kaj ekstrema vundeblo de altteknologia socio.

Ĵus okazis tamen esperigaj ŝanĝoj en la ekstera politiko de Usono: finfine Usono vekiĝas. Prezidanto Bush anoncis novan militan doktrinon, kiu ne ekskludas preventan atakon kontraŭ teroristaj nestoj kaj landoj, kiuj ilin patronas. Tiel la registaro avertas ne nin, ke ni senĉese atentu kaj zorgu, sed ilin.

Tio sendube ekscitos maldekstrulojn kaj samspecajn “pacajn batalantojn”. Liberalisma krio pri “usona imperiismo” estas delonge adaptita de sur la tablo de sovetia propagando. Efektive, en la tempo de sovetia ekspansio, Usono kaj la tuta okcidenta mondo ja devis zorgi por ne cedi novan viktimon al sovetia reĝimo. Tio nun ne plu necesas. Usono kaj aliaj evoluintaj landoj esence estas “oportunismaj”. Usono ne aspiras disvastigi sian influo-zonon per ŝtataj rimedoj (komercaj rimedoj estas alia afero). Usono zorgas esence, ke oni ne tuŝu ĝin — nur tio. Tiaspeca sinteno kernas en la demokratiaj socioj de evoluintaj landoj: ne ekzistas kialoj ĝin pridubi.

Monda federacio

Tamen maldekstremisma medio en Usono kaj Eŭropo havas plej laŭtan voĉon, kaj same ankaŭ en nia malgranda Esperanto-universo. Jen akuzoj el recenzo de Kep Enderby (MONATO 9/2002, p. 21) pri nova libro Monda federacio?.

Ekzemple Usono (samkiel Japanio, Rusio) tute prave oponas “iniciaton starigi sendependan mondan kriminalan tribunalon”. La ideo, ke ekzistu eblo juĝi oficistojn kaj militistojn pro aparte gravaj krimoj kontraŭ humaneco estas bona. Sed ekzistas gravaj obstakloj, kiuj tion nun kaj en proksima estonto malebligas. Unue, estus sensence unuigi laŭ unu universala leĝaro landojn tiel diversajn kiel nun ekzistas. En kelkaj religio estas apartigita de la ŝtato; en aliaj unusola religio estas deviga, dum ĉiuj aliaj estas malpermesataj. En kelkaj landoj oni ŝtonumante ekzekutas virinojn pro nefideleco, kaj publike senkapigas samseksemulojn; en aliaj samseksemulo povas esti urbestro kaj aranĝi manifestaciojn de samuloj.

Due, elekto de juĝistoj estus tute arbitra, samkiel ilia maniero interpreti la kodon. La plej fundamentaj nocioj estus traktataj tute diverse aŭ eĉ laŭ mala maniero, tiom ke oni miksus krimulojn kaj viktimojn, pravajn kaj malpravajn. Laŭ falsa liberalisma koncepto de egaleco, oni serioze opinias egalaj, tute egalaj, armeon, kiu protektas sian landon, kaj ribelulojn, apartigistojn kaj sabotulojn. Laŭ liberaluloj, egalaj estas policistoj kaj ŝtelistoj.

Tial Usono jam “kulpas”, ĉar ĝi “arogis” protekti sin per troa respondo al “batalantoj por justeco”. Sed plej tendencaj kaj senhontaj akuzoj en eŭropa kaj mez-orienta medioj direktiĝas al Israelo: jen kie mensogo, misinformo kaj duoblaj normoj iĝis normo. Dio gardu kontraŭ tia juĝo. Ĵus mi eksciis, ke prezidanto Bush definitive rifuzis, ke Usono partoprenu mondan tribunalon, kio min tre kontentigas. Mi ne ŝatus vidi Usonon en tia kunesto.

“Usono ofte ne pagas siajn kotizojn por puni UN.” Eble indus, ke Usono eliru el Unuiĝintaj Nacioj: ekde sia fondiĝo UN estas kolekto de ekstreme diversaj ŝtatoj kun malsamaj aŭ malaj interesoj kaj konceptoj. Partoprenantaj landoj okupiĝis ne pri serĉado de justeco sed pri puŝado de propraj aŭ grupaj interesoj. Sovetio multe kontribuis al tiu polarigo, patronante evoluantajn landojn — la plimulton en UN. Estis Sovetio, kiu preparis kaj akceptigis eble la plej hontan kaj cinikan rezolucion en la historio de UN, nome ke “cionismo egalas faŝismon”. Kvankam post kolapso de Sovetio oni nuligis la rezolucion, la kontraŭ-israela sinteno de UN restas sama. Sufiĉas mencii la lastan konferencon en Durbano, kiu iĝis tiom obskure antisemita, ke Usono devis ĝin forlasi.

Disputataj aŭ okupataj

Ĝis nun en UN ekzistas aroganta formala diskriminacio, ke Israelo ne rajtas esti dumtempa membro de la Konsilio pri Sekureco, dum ekzemple Sirio, kune kun 192 aliaj landoj, rajtas. Eĉ la ĝenerala sekretario de UN, Kofi Annan, permesas al si konfuzi jurajn nociojn “disputataj” kaj “okupataj”, parolante pri la teritorioj de Palestina Aŭtonomio. Do jes, Usono membras en UN, ĉar tiel ĝi povas pli pozitive partopreni internaciajn aferojn: sed niaj konceptoj pri justeco restas diversaj.

“Usono ne subtenas la Kioto-protokolon pri tutmonda varmiĝado.” La konkludo, ke okazas kvazaŭ tutmonda plivarmiĝo kaj ke ĝi estas rezulto de homa aktivado (gasoj kiel CO₂), ne estas akceptita de ĉiu fakulo. Ekzistas kontraŭdiraj donitaĵoj, kaj kelkloke evidentiĝas eĉ malvarmiĝo. Tamen en multaj landoj la problemo iĝis ekstreme politikigita danke al verduloj, kiuj, ne vere komprenante fizikon, troigas la signifon de kromaj energifontoj (vento, suno, tajdoj). La sola eblo krom bruligado restas atomaj elektrocentraloj (kontraŭ kiuj verduloj ankaŭ batalas). Nuntempe oni uzas nur reakciojn de atom-splitado, tamen en estonteco ankaŭ la regebla sintezo (termo-nukleaj reakcioj) iĝos praktike uzebla: tiam oni ne plu devos bruligadi elfosaĵojn.

Notindas, ke en Usono oni aplikas plej rigorajn postulojn pri pureco de ellasitaj gasoj en aŭtoj: ĉiuj aŭtoj devas esti ekipitaj de katalizilo kaj ne uzi plumbohavan benzinon. Krome en Usono agas movado por limigi uzon de tiel nomataj SUV (sport-akcesoraj aŭtoj) kun troa benzinkonsumo. Kaj lasta, grava punkto jenas: se usona industrio abrupte limigus energiuzon, tio kaŭzus grandan krizon ne nur en Usono sed ankaŭ en la tuta interdependa mondo.

Altkvalita kulturo

“Usono ekspansie trudas sian subkulturon.” Ne Usono, sed kelkaj grandegaj firmaoj faras tion, pli-malpli laŭ merkataj principoj. Jes, komerca amaskulturo povas esti subkulturo. Grandparte filmoj de Hollywood estas (laŭ mia gusto) abomenaj; same kelkaj muzikaj ĝenroj. Ankaŭ parto de komputila programaro kaj programlingvoj kreitaj en Usono estas subnivelaj — tamen vaste uzataj (trudataj?) en la mondo. Tiel okazas, unue, ĉar konsumantoj de subkulturo ekzistas (kaj abundas) ankaŭ ekster Usono; kaj due, ĉar eksterlandaj produktantoj supozeble evitas riskon konkurenci kaj oferti ion sian. Kaj en Usono kaj en aliaj evoluintaj landoj troveblas ĉiuj specimenoj de altkvalita kulturo, arto, teknologio, kvankam sur surfaco eble okulfrapas subkulturo.

Mi finverkis ĉi tiujn liniojn la 4an de julio, dum la festa Tago de Sendependeco, la “naskiĝo” de Usono. Mi ŝatis kaj ŝatas tiun ĉi landon, kaj strebis al ĝi ekde mia juneco. Veninte ĉi tien, mi ne elreviĝis. Certe ĝi ne estas paradizo sur tero, tamen nun, jam iom vidinte la mondon, mi konstatas, ke Usono estas vere unika kaj mirinda lando kun grandega spirita, scienca kaj teknologia potencialo. Dio, benu Usonon!