Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Hobio

ĈEĤA RESPUBLIKO

Tridek jaroj de la Veksilologia Klubo en Prago

Veksilologio estas scienco pri flagoj kaj standardoj. Kaj ekzistas homoj, kiuj interesiĝas ne nur pri flagoj de ŝtatoj, teritorioj, urboj kaj vilaĝoj, sed ankaŭ pri flagoj de metiistaj korporacioj aŭ sportaj kluboj.

Fakte pri flagoj origine okupiĝis la heraldiko. Tamen, ĉar la kvanto de la studata materialo ege kreskis, la heraldiko limigis sian intereson je blazonoj, dum pri flagoj ekestis nova scienco — veksilologio (la nomo devenas de la latina vexillum, diminutivo de velum (velo), kiu estas la plej malnova konata standardo de romiaj legianoj).

La ĉeĥaj veksilologoj kontaktis unu la alian kaj kunlabori jam antaŭ 1972, sed en januaro tiun jaron ili fondis la Veksilologian Klubon en Prago kiel organizaĵon por la tuta tiama Ĉeĥoslovakio. La klubo komencis eldoni la bultenon Vexilologie, kaj ankaŭ aliajn publikigaĵojn, sed aliĝi al la tutmonda organizaĵo de veksilologoj FIAV (Fédération Internationale des Associations Vexillologues) ĝi sukcesis nur post la politikaj ŝanĝoj en 1991.

Nuntempe en la Veksilologia Klubo en Prago membras veksilologojn el Ĉeĥio kaj Slovakio, kiuj havas je dispono la bibliotekon de la klubo, povas partopreni klubkunvenojn, naciajn kongresojn kaj komunikiĝi kun eksterlandaj kolegoj.

La klubo jam aranĝis du sukcesajn ĉeĥajn naciajn veksilologiajn kongresojn: en 1996 en Hradec Králové kaj en 2000 en Ústi nad Labem, kie samtempe okazis ankaŭ ĉeĥa-germana veksilologia renkontiĝo. Por la jaro 2004 oni planas trian nacian kongreson en la okcidentbohemia urbo Plzeň. La prelegoj, faritaj enkadre de la kongresoj, aperis libroforme.

Gvidaj personoj de la klubo estas membroj de la Komisiono pri Heraldiko kaj Veksilologio de la Deputita Ĉambro de la Parlamento de Ĉeĥa Respubliko. Ili prijuĝas kaj aprobas novajn blazonojn kaj standardojn de civitoj, t.e. urboj kaj vilaĝoj, kiuj ilin ĝis nun ne havis. Laŭ la leĝo pri civitoj n-ro 367 de 1990 ĉiu civito havas rajton posedi proprajn simbolojn: blazonon kaj standardon. Kaj laŭ tiu ĉi leĝo en la jaroj 1991-2000 pli ol 1400 civitoj ekhavis simbolojn. Kia rikolto de standardoj por la veksilologoj!

Apud la veksilologia klubo aktivas ankoraŭ aliaj privataj aranĝoj de iuj veksilologoj, el kiuj la Centro de veksilologiaj informoj en Hradec Králové estas eble la plej grava. Ĝi aperigas dumonatan kvarpaĝan bultenon VexiINFO, kun koloraj bildoj de flagoj, kaj ankaŭ kelkvoluman veksilologian leksikonon kun ĉiuj novaj flagoj de ĉeĥaj urboj. Tiu centro organizis ankaŭ la unuan ĉeĥan nacian kongreson.

Ĉeĥaj veksilologoj partoprenas ankaŭ en internaciaj veksilologiaj kongresoj, okazigataj de FIAV. La unua tiuspeca kongreso okazis en 1965 en la nederlanda urbo Muiderberg [mejderberĥ], kaj la lasta, 19a kongreso, en 2001 en Londono. La venonta internacia kongreso okazos en 2003 en Stokholmo.

Ni ne forgesu, ke inter la fondintoj de la Veksilologia Klubo en Prago en 1972 estis ankaŭ esperantisto Jaroslav Klement (1935-1986) el Karlovy Vary [karlovi vari]. Li estis tre aktiva kaj laborema, prezidis la Komisionon pri Gazetaro kaj Informoj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Klement direktis ĉiujn siajn fortojn al preparo de la solenaĵoj okaze de la centjariĝo de Esperanto en 1987. Bedaŭrinde lia frua morto malebligis al li plenumi la planojn. Tamen Jaroslav Klement aperigis verŝajne la unuan veksilologian libron en Esperanto Heraldiko-Veksilologio-Terminaro en Esperanto (1979) kaj dum du jaroj (1981-1982) eldonis naŭ numerojn de Blazon’ kaj Flag’ Bulteno. En la Veksilologia Klubo de Prago lia nomo estas daŭre memorata kaj ankaŭ lia peresperanta laboro estas alte taksata.

Jiří PATERA