Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

El mia vidpunkto

HudsonGuaiba

Nia homa civilizacio kutimas manifestiĝi ĉe rando de riveroj. De la 31a de januaro ĝis la 5a de februaro 2002 ni ĝuis tutmondajn paralelajn spektaklojn en Novjorko (Usono) ĉe Hudson [hadzn] kaj en Porto Alegre (Brazilo) ĉe Guaíba [gvaiba], nur por konstati, ke niaj ekonomi-socialaj, politikaj sistemoj estas en stato de disfalo, bankroto, eĉ se ofte tion oni ne rajtas konfesi.

Verdaj feltoj

La ĉefaj ekonomikaj ludoj ĉi-jare migris de Davos (Svisio) al Novjorko (Usono), post 31 jaroj. Post perdo de keynes-ana influo en la ekonomio la granda kapitalismo, jam “mult-nacia”, en 1971 decidis pri jara kunveno, kvazaŭ en kazino ĉirkaŭ verdaj feltoj, por decidi la destinon pri la ludo, ne de ekonomio de produktado, sed de ekonomiko de spekulado, kun la fluoj de tiuj parazitaj monoj, kiujn oni nomas kapitalo. Tiel aperis la famaj vortoj novliberalismo kaj “tutmondigo” – plej ofte nomata globigo, “... vorto alproprigita de la potenculoj por la defendo de siaj propraj interesoj”, diras Noam Chomsky [ĉomski], la malpli usoneca usonano.

Por partopreni en FEM (Forumo Ekonomika Monda) ĉiu devas pagi aliĝkotizon de 7353 usonaj dolaroj, post membriĝo de la entreprenoj mem, kiuj al la klubo devas kontribui jare per 17 647 dolaroj. Krom la 10 000 invititoj, venis 12 ŝtatestroj, 276 elstaraj kapitalistoj sen paroli pri regantoj kiel Cargill, Coca Cola, la Monda Banko, Bill Gates kaj multaj aliaj. Ĉiuj kredeble sin sentis en stato de enurezo pro manko de sekureco, ĉar oni elspezis 11 milionojn da usonaj dolaroj por dungi 40 000 policanojn. Oni tamen arestis 200 manifestaciantojn el 200 NRO-oj (Ne-Registaraj Organizaĵoj), kiuj intencis protesti kontraŭ FEM.

Flikado kaj almozo

Kvankam la celo de FEM estas konservi novliberalismon, tutmondigon laŭ la konataj konceptoj, la rezultoj ne preterpasas danĝeran flikadon de la sistemo. La rompoj inter civilizaciaj valoroj kun la 11a de septembro 2001, la nuna bankroto de la sistemo en Argentino, la korupta, fraŭda bankroto de la potenca Enron en Usono mem estas pruvoj pri la disfalo de la sistemo. K. Jakóbsen en Porto Alegre diris: “Argentino estas simbolo pri malsukceso de novliberalismo ...” En la realo, Argentino reproduktis fablon kiun Ezopo kaj Lafonteno skribis pri rano, kiu volis esti granda kiel bovo: unu peso egalas unu dolaron; rezulto: krevo!

Fronte al la tutmonda klamado de la senlaboruloj, kies nombro atingas oficiale 20% el la laborkapablaj homoj, sed kun la neformala ekonomio preterpasas 40%, fronte al kreskanta mizero, kiu kondukas al senprecedencaj atencoj por supervivado en mizero, la teknokratoj trovis genian solvon jam proponitan en la sanktaj biblioj kaj noblaj koranoj: almozo. La sistemo donu de tempo al tempo al ĉiu persono bazan nutro-korbon kaj 30 aŭ 40 usonajn dolarojn jare (laŭ kalkulo de la burokratoj) por la sano. Jen la ordigo, la gettigo de senlaboruloj kaj mizeruloj marĝene de la sistemo. Kaj ni perfekte komprenas, ke ne ĉiuj kapitalistoj povas aŭ volas, kiel Bill Gates, almoze disdoni 24 miliardojn da usonaj dolaroj por savi la mondon.

Ne klara socialismo

En Porto Alegre la 2a Forumo Sociala Tutmonda (FST) prezentis sub sugesto de Bernardo Cassen [kasen] de ATTAC [atak] – Asocio por taksado de financaj transakcioj por helpo al la civitanoj – (grandioza imposto, ĉu ne?) la ĉeftemon: “Alia mondo estas ebla”, kun elstarigo de la vorto “socialismo, laŭ iuj ĵurasaj konceptoj de la maldekstro”, diris ĵurnalisto Paulo R. De Almeida. Fakte urbestro Tarso Genro, el la Laborista Partio (PT), en sia interveno “ebla utopio”, insistas pri iu nova ordo sen Usono, sed li aldonas: “... la socialisma projekto ne estas sufiĉe klara, ni devas reagi al la merkato kaj elimini la spekulan kapitalon ...”

Tiel ambigue prezentiĝis la granda forumo kun pli ol 50 mil partoprenantoj. Venis 15 230 delegitoj el 4909 organizaĵoj de 131 landoj. 26 temoj estis pritraktitaj en 800 seminarioj aŭ apartaj kunsidoj kiel por 200 urbestroj, 300 juristoj, ktp. El la “gravaj” invititoj venis el Francio 6 ministroj, 3 kandidatoj al prezidenteco. Nobelpremiitoj ne forestis, ekzemple Perez Esquivel, Rigoberta Menchu kaj José Samaramago, kiu ne hezitis juĝi kiel kadukajn la formulojn de nunaj politikaj partioj.

Regis Laborista Partio

La tuta forumo restis sub la rego kaj servo de la Partio de la Laboristoj (kompatindaj laboristoj!), kiu jam posedas la povon ĉe urbo kaj ĉe provinco Rio Grande do Sul, sed celas ĉi-jare la tutan brazilan federacion, kun la amiko de Fidel Castro kaj Hugo Chavez [ĵavez], Luiz Inacio da Silva, la fama tornisto Lula, jam trian fojon kandidato por esti respublikestro.

La popolo, per impostoj, tra la partio pagis la tuton, ion kiel 1,5 milionojn da eŭroj. Kaj kiu pagas, tiu regas. Tiel PT baris la venon de agitistoj José Bové Fidel Castro, ĝuste, Farc el Kolombio, MST (Movado de Sen-Teruloj). Manifestacioj estis limigitaj. La sindikatistoj, komunistoj, trotskistoj, verduloj (de betono), sektuloj el deko da religioj babele sed diskrete esprimis sian frustracion fronte al la manko de demokrateco. Tiel, ĉar ne estis “unika pensmaniero”, la forumo ne atingis konkludon.

“Usono la vera teroristo”

Tion diris Chomsky, kaj aldonis: “En realo la forumo kontraŭ tutmondigo estas tiu de Novjorko – post la milito en Afganio venos pliaj kruelaĵoj. La riĉaj landoj profitas de la krizaj momentoj por pli draste subigi la malriĉulojn.” Alia profesoro invitita el Usono, Michael Hardt, klare kompletigis: “La historio pri formoj de potenco, povo, kiuj funkcias apogitaj en kapitalismo, tradicie sin legitimas uzante krizojn kaj konfliktojn por pravigi la ekonomikan agadon. Temas ankaŭ pri mekanismo de socia regado.”

Ne konstruebla ponto

Prezidento de Peruo, Alejandro Toledo, en Novjorko, rande de Hudson, eble kun la penso turnita al rivero Guaiba de Porto Alegre, mistike kaj naive sugestis la konstruon de ponto inter Novjorko (Davos) kaj Porto Alegre. Bedaŭrinde inter ambaŭ mondkonceptoj ekzistas ne transpaseblaj abismoj ne nur pro riveroj kiel Hudson kaj Guaíba, kiel Rio Negro, Orinoko, Amazono aŭ San Francisko, sed pro torentaj, gigantaj fluoj el la homa stulteco mem.