Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Malamikoj de la revolucio

Post 1918 Sovetio instalis koncentrejojn por internigi kontraŭulojn de la tiama reĝimo, interalie ekleziulojn kaj kulakojn (mez- kaj grand-kamparanojn). Feliks Dĵerĵinskij evoluigis la koncentrejojn kiel instrumentojn de la “ruĝaj” kontraŭ la “blankaj”, la “malamikoj de la revolucio”. Tie, plenrajtigitaj de la ŝtato, respondeculoj diktatore verdiktis kaj ekzekutis. Ankaŭ Lenin kaj Stalin uzis koncentrejojn situantajn en foraj, malfacile alireblaj regionoj de malvarmega Siberio. Eĉ post la morto de Stalin en 1953 pluekzistis kelkaj koncentrejoj.

Plej konataj estas la koncentrejoj en Nazi-Germanio inter 1933 kaj 1945. Akirinte ŝtatan potencon, Hitler komencis ĉasi kaj malliberigi kontraŭulojn, ĉefe komunistojn, socialistojn, socialdemokratojn, pacifistojn, ktp. La unua koncentrejo malfermiĝis la 22an de marto 1933 proksime al la urbeto Dachau norde de Munkeno. Sekvis Sachsenhausen [záksenhaŭzen] 1936, Buchenwald [búĥenvalt] 1938, Mauthausen [máŭthaŭzen] 1939, la porvirina Ravensbrück [ráfenzbrik] 1940 kaj Bergen-Belsen [bergen-belzen] 1943.

Getoj

Sekvis getoj en ĉiuj grandaj urboj por “kolekti” eŭropajn judojn, komence tuj post la invado de Pollando kaj aliaj orient-eŭropaj landoj, poste ankaŭ en Germanio mem. Konataj estas la getoj de Varsovio, Łódż [ŭuĝ], Krakovo, Lublin kaj la koncentrejo, nomata geto, en Theresienstadt [terézienŝtat], la ĉeĥa Terezin.

Post aŭtuno 1941 kaj la konferenco ĉe Wannsee (lago apud Berlino), kie en januaro 1942 la naziaj gvidantoj decidis pri la “fina solvo” de la “juda problemo”, oni konstruis kromajn ekstermejojn por la judoj: Chelmno [ĥelmno], Belžec [belĵec], Sobibor, Treblinka, Auschwitz [aŭŝvic] kaj Majdanek. Tiuj lastaj estis kvazaŭ murdo-fabrikoj: tie oni celis mortigi aŭ rekte per cianida acido en t.n. gas-ĉambroj aŭ nerekte per fizika ŝvitlaboro en apudaj uzinoj, kie la homoj estis ekspluatataj kiel modernaj sklavoj sub apenaŭ imageblaj kondiĉoj.

Ratoj

Ne finiĝis la historio post la dua mondomilito. Konata estas la puĉo de generalo kaj diktatoro Pinochet [pinoŝé] en Ĉilio en septembro 1973. Oni scias, ke homoj estis arestitaj kaj mortigitaj en stadiono en Santiago; krome oni raportis eĉ pri koncentrejaj ŝipoj, en kies holdojn oni ĵetis malliberigitojn kaj poste ratojn, kiuj manĝis la homojn vivantaj.