Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

BENINO

Libereco minacata

La starigo de demokratia reĝimo en Benino en la jaroj 1990aj estigis gravajn ŝanĝojn rilate la gazetaron. Ekvalidis en 1997 nova leĝo pri gazetaro, kiu anstataŭis pli fruan leĝon el la jaro 1969. Tamen la nova leĝo kaj liberigis kaj samtempe malliberigis la gazetaron.

Unuflanke estis salutata leĝo n-ro 97-010 de 1997, ĉar ĝi permesis kaj plu permesas starigon de novaj gazetoj, radio- kaj televid-stacioj. Aliflanke, tamen, ĝi provokis polemikojn pro siaj pun-flankoj, precipe koncerne artikolojn 81 kaj 82 rilate ofendadon de la respublikestro kaj aliaj ministroj.

La ĉefa problemo konsistas en tio, ke nenie en la leĝaro estas klare difinita nocio de ofendado. Tial eblas diversmaniere interpreti la leĝon, kiu almenaŭ teorie permesas al ŝtatestro kaprice persekuti ĵurnaliston. Ĝis nun akuzoj tiaj ne realiĝis pro la toleremo de la reganta prezidanto: la situacio povas facile ŝanĝiĝi.

Skandaloj

Artikolo 83 de la nova leĝo tuŝas kalumnion kontraŭ persono aŭ korporacio. La artikolo estas tiel vortumita, ke ĝi draste limigas esplorojn fare de ĵurnalistoj ekzemple pri la multaj financaj kaj politikaj skandaloj, kiuj abundas en Benino. Krome, supozata kalumniito procesanta kontraŭ ĵurnalisto devas nenion pruvi; male la ĵurnalisto pruvu, ke li nek ofendis, nek insultis, nek kalumniis.

Krome la leĝo antaŭvidas apenaŭ tolereblajn monpunojn en lando, kie profesiuloj malmulton gajnas. Ĵurnalisto pagu monpunon ĝis ĉirkaŭ 15 000 eŭroj aŭ estu enkarcerigita ĝis kvin jarojn. Politikistoj defendas sin, dirante, ke per la leĝo ili celas nur ĵurnalistaĉojn; la nacia ĵurnalista asocio avertas pri pereo de la gazetara libereco malfacile starigita kaj petas longe sed vane pri modifoj en la koncernaj paragrafoj de la leĝo de la jaro 1997.