Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Moderna Vivo

ARKEOLOGIO

Tranĉeo al la pasinteco

Troviĝis apud la urbocentro de la litova ĉefurbo Vilnius homaj ostoj. Laboristoj fosantaj komunikilan tranĉeon malkovris la ostojn kaj vokis arkeologojn. Esplorinte la tranĉeon, ili anoncis, ke temas pri ostoj de soldatoj el la armeo de la franca imperiestro Napoleono.

En la tranĉeo kuŝis la restaĵoj de preskaŭ 2000 soldatoj. La ostoj estis portitaj al la medicina fako de la universitato de Vilnius, kie sciencistoj multon lernis ne nur pri la sorto de la armeo sed ankaŭ pri homoj kaj malsanoj komence de la 19a jarcento.

En 1812 soldatoj revenantaj el Rusio morton trafis en Vilnius pro malsato, frosto aŭ tiam reganta tifo. Laŭdire la rusa caro ordonis, ke oni bruligu la kadavrojn, tamen pro odoraĉo oni finfine ilin enterigis. La soldatoj aĝis ĝenerale inter 20 kaj 30 jaroj, tamen estis ankaŭ 15- kaj eĉ kelkaj 50-jaruloj. Ne troviĝis personaj posedaĵoj: oni konkludas, ke loĝantoj de Vilnius priŝtelis la kadavrojn de la fremduloj.

Internacia heredaĵo

Post esploro la ostoj estos reentombigitaj en Litovio: la franca registaro anoncis, ke ĝi ne intencas irigi la restaĵojn en Francion. Efektive ĝis 80 % de la armeanoj de Napoleono estis nefrancoj, kaj la trovaĵoj en Vilnius reprezentas internacian, ne aparte francan, heredaĵon. Tamen la franca registaro starigos en Litovio monumenton por omaĝi ne nur al pereintaj francoj sed ankaŭ al tiuj de aliaj nacioj de Eŭropo. Hodiaŭ tio havus simbolan sencon, ĉar popoloj iam interbatalantaj nun kreas unuecan Eŭropon.

Kaj usonaj kaj britaj televidaj kompanioj faris filmojn pri la malkovroj. Hazarde, dum filmado oni trovis en amastombejo tri francajn orajn monerojn el la 18a jarcento. Daŭras la esploroj.