Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Turismo

BELGIO

Bukedo de popolarto

“Por prezenti plaĉan florbukedon, oni kunigas plej diversajn florojn kun plej variaj koloroj en harmonian tuton.” Per tiuj vortoj la ĉeforganizanto Bruno Peeters [peters] prezentis la bazan ideon de la festoj Europeade kiuj okazis de la 24a ĝis la 28a de julio 2002 en Antverpeno la 39an fojon. 6000 personoj el 40 diversaj regionoj de Eŭropo prezentis al la spektantoj tradiciajn popolartaĵojn de siaj landoj. Ili prezentis precipe dancojn kaj kantojn en bunta vario de popolkostumoj sur stratoj kaj placoj, en koncertejo kaj en piedpilk-stadiono de la gastiganta urbo. Per tiu manifestacio oni certe altiris kvaronmilionon da homoj. Samtempe estis diskonigata la baza ideo de la movado por unuigita Eŭropo: “Unueco en diverseco”.

Kiam post la dua mondmilito en Eŭropo politikistoj iom post iom atingis la fondon de Eŭropa Unio (EU), la prioritata atento estis direktita al la ekonomiaj avantaĝoj de la internacia kunlaboro kaj unuiĝo. Apud la agadoj de politikistoj estiĝis eŭropa movado, kiu emfazis la homan faktoron. Oni nun konscias, ke la kultura diverseco de Eŭropo estas riĉaĵo nepre konservenda. Kaj popolarto estas esprimilo de la ordinara civitano.

Tiel oni venis al la ideo organizi eŭropajn festojn de popolarto Europeade. La unua okazis en Antverpeno en 1964. En tiu urbo tiam ekfunkciis ties laborgrupo kaj oficejo. Nun la laborgrupo konsistas el reprezentantoj de iuj membro-ŝtatoj kaj kandidato-ŝtatoj de EU. Intertempe Antverpeno jam gastigis ok tiuspecajn festojn. Nun Europeade principe okazas ĉiujare en alia urbo. Aliaj ĝiaj gastigantaj urboj ĝis nun estis en Aŭstrio, Belgio, Danio, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Portugalio, Svislando.

Ĉi-jare partoprenis 219 diversaj grupoj el la tuta Eŭropo, kiuj prezentis sin al la publiko en 18 programeroj. La partoprenantoj volonte promenis tra la stratoj por montri siajn belajn popolkostumojn. Popoldancaj prezentadoj okazis sur iuj homplenaj placoj en la malnova centro de la gastiganta urbo. En balo eĉ la publiko povis partopreni. En koncertsalono okazis koncerto de eŭropaj ĥoroj kaj muzikgrupoj.

En la ferma manifestacio la publiko povis spekti dum tri horoj neforgeseblan spektaklon de la 219 grupoj, kun surpriza vario de muzikensembloj sur kvin podioj. Festprelego okazis en la nederlanda, franca, angla, germana, itala kaj hispana lingvoj. La anoncoj estis faritaj en la lingvo de la koncerna lando. Eĉ pupoj de gigantoj el Antverpeno kunspektis. Kolekto da naciaj kaj regionaj flagoj montris la diversecon en la unuiĝanta Eŭropo. Ege impresis la juneco kaj entuziasmo de la partoprenantoj, precipe el orienta kaj sud-orienta Eŭropo. Ties vervo signalis, ke la plivastigo de EU al tiu parto de nia kontinento alportos novan dinamikecon al la popolarto.

La organizantoj opinias, ke okazigo de tiuspecaj festoj influas ne nur la publikon. Ili pensas, ke precipe inter la partoprenantoj kreskas reciproka admiro kaj respekto surbaze de egaleco. Tiel, opinias Bruno Peeters, ili iĝos ambasadoroj de vera amikeco en nia kontinento. Je mia surprizo Peeters ankaŭ rakontis, ke iuj partoprenantoj mem pagas siajn vojaĝ- kaj restad-kostojn — nur por montri siajn talentojn kaj renkonti novajn amikojn aŭ retrovi malnovajn. Ĉu ankaŭ vin tio pensigas pri Universala Kongreso de Esperanto? Oni ja nur ne uzas komunan lingvon.

Aperis belega bildlibro kun la plej trafaj fotoj pri la okazintaj festoj. En ĝi oni trovas interesajn informojn, sed pli ol duono de ties 160 paĝoj estas kolorfotoj. Ĝi estas havebla kontraŭ 25 eŭroj en la sekretariejo de Internationaal Europeadecomité, Baron Dhanislaan 20 b 4, B-2000 Antwerpen, Belgio (www.europeade.be, retpoŝto: europeade@Antwerpen.be).

La venonta Europeade okazos en Nuoro (Sardinio) de la 23a ĝis la 27a de julio 2003.

Ivo DURWAEL