Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Liberiga milito

La postulo de la kortumo kaŭzis grandan problemon al la nova reformisma kroata registaro, ĉar la maljuna generalo (83-jara) estas simbolo de la kroata liberiga milito. Emocie reagis kroatoj ĉar, kiam Kroatio estis atakata, ĝi sin defendis, sed nun oni volas puni generalon laŭdatan pro venkoj en defenda milito.

La prezidanto de la kroata parlamento, Zlatko Tomčić, deklaris, ke kroatoj rajtas emociiĝi, ĉar en tiu milito mortis 15 000 kaj invalidiĝis 35 000 kroataj ŝtatanoj. Kvankam la registaro, gvidata de socialdemokrato Ivica Račan, volas kunlabori kun la kortumo kaj kun Eŭropo, ankaŭ ĝi ne konsentas aŭtomate obei kaj aresti la generalon. La registaro klopodas trovi juran eblecon kontraŭi la kortuman decidon. Sed, se la registaro insistos malobei, tio kaŭzos konflikton kun internaciaj instancoj, ekzemple Unuiĝintaj Nacioj, Eŭropa Unio kaj aliaj.

Buĝeto

Tio povus havi gravajn konsekvencojn rilate la evoluon de la lando. Kroatio supozas, ke ankaŭ ĝi baldaŭ fariĝos serioza kandidato por la EU-eniro, kaj ĝi pretigis jam oficialan peton pri aliĝo. Tamen en 2000, kiam EU preparis sian ses-jaran buĝeton, pro la tiama regado de la partio de Tudjman [tuĝman] HDZ (Hrvatska Demokratska Zajednica, Kroata Demokrata Unuiĝo), Kroatio konfliktis kun EU: pro tio ĝi ne ricevos de EU subvencion por evoluigo ĝis 2006.

Se la nuna situacio daŭros, povos okazi io simila rilate la venontan ses-jaran buĝeton. Tio fariĝus katastrofo por la landa ekonomio kaj izolus Kroation disde aliaj evoluantaj landoj kaj ĝiaj nordaj najbaroj.