Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Spirita Vivo

KATOLIKISMO

Sur propra tereno propra preĝejo

La 42-jara litovo Pijus Stulginskis el la malgranda urbeto Vaiguva en la regiono de Kelme mirigis familianojn, najbarojn kaj ĉiujn loĝantojn, konstruante apud sia propra domo veran preĝejon. Malgraŭ tio ke li ne konsideras sian konstruaĵon preĝejo sed nur kapelo, tamen ĝi aspektas kiel ververa preĝejo, tia, kian posedas preskaŭ ĉiu urbeto de Litovio.

La ideo de propra sanktejo naskiĝis antaŭ ses jaroj. Pijus rakontas, ke ekde sia infanaĝo li estas fervora kredanto — ĉiudimanĉe li partoprenadis sanktan meson kaj longan tempon servadis por la pastro dum la meso. “Mi ĉiam admiris la belecon de kapeloj kaj hazarde eĉ mem ekpensis konstrui unu apud mia domo”, memoras la viro. Longe li ne findecidis, ĉar li ne povis kompreni, ĉu la revoj pri la propra kapelo estas seriozaj kaj realigeblaj. Nur post kiam li kelkfoje dum sonĝo aŭdis la voĉon de Sankta Maria, demandanta, kial li ne realigas tion, pri kio li kvazaŭ promesis, Pijus konkludis, ke ĉio estas pli serioza ol li antaŭe supozis. Li tuj ekagis — li forigis apuddoman ĝardenon, fruktarbojn kaj, eĉ nenion menciinte al sia edzino, komencis fosi.

Post unu jaro ĉi tie jam estis preta la kapelo. Pijus instaligis en ĝi malgrandan altaron kun statuo de Sankta Maria. Fojfoje venadis pastro, kunvenis najbaroj kaj ĉiuj preĝis. Dek personoj povis libere eniri la kapelon. Dum ĝia inaŭguro kunvenis eĉ cent interesitoj.

Kiam la ideo estis realigita, Pijus decidis, ke tio ne estas sufiĉa. Li detruis unu muron de la kapelo kaj komencis alkonstrulaborojn. La nova konstruaĵo jam estis multe pli granda kaj impona. Laŭ ĝenerala aspekto ĝi similas preĝejon. Ĝia areo estas 100 kvadrataj metroj. Preskaŭ ĉiujn laborojn Pijus faras mem, kelkfoje helpas najbaroj. Dum preskaŭ tri jaroj li jam faris ĉiujn plej gravajn laborojn, restis nur plibeligaj kaj ornamaj taskoj. Eksciinte pri la planoj de la viro el fora litova urbeto, pluraj personoj ekdeziris subteni la projekton: proponis senkoste konstrui pordegon, skulpti sonorilon, donacis monon.

Demandinte, kiel reagis la edzino kaj aliaj familianoj al tio, kio okazis apuddome, Pijus ne klare respondas: “Ili scias, ke mi estas mi”. En la urbeto la viro estis tuj titolita kiel strangulo. Neniu el la familianoj, nek la najbaroj laŭdis lin pro la ideo. Por ili ne estas kompreneble, kial viro ekkonstruis ne profitodonan restoracion aŭ diskotekon, sed preĝejon, kiu alportos neniun monon kaj eĉ elĉerpos la tutan familian buĝeton. Pijus konfesis, ke li eĉ timas kalkuli, kiom da mono li jam investis al la konstrulaboroj. Li ne volas tion scii por ne malfaciligi la vivon.

La strangulo el Litovio planas, ke lia preĝejo estos finkonstruita post ĉirkaŭ tri jaroj. Li ne planas, ke en la propra preĝejo estos ankaŭ propra pastro. “Eble ĉi tie povos okazi porokazaj mesoj aŭ religiaj festoj”, revas la viro. Li eĉ ne troe dramigus, se la registaro postulus malkonstrui la kontraŭleĝan kreaĵon. “Ankaŭ Kristo suferis. Suferi por mi signifus bonfarti antaŭ Dio. Kredo neniam estis sensufera. Kredantoj ĉiam suferadis de ĉiuj registaroj”, asertas la preĝejkonstruanto, ankoraŭ konfesinte, ke la konstruo de la preĝejo nun por li estas vera plezuro kaj vivsenco.

Laimius STRAžNICKAS