Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Spirita Vivo

OPINIO

Ĉu la dekalogo ankoraŭ validas?

La plejparto de la homoj en la mondo havas sian kredon, aŭ almenaŭ respektas la moralajn principojn de sia religio, kiuj feliĉe similas en la tuta mondo, kaj donas esperon, ke ja estas vojo por internacia interkompreniĝo. En nia kristana mondo temas pri la dekalogo*, aro da diaj ordonoj, kiuj devus direkti nian vivon. Sed ĉu ni respektas ilin?

1. Vi kredos pri unu Dio. Estas interese, ke oni ne diras ĉu pri juda, kristana aŭ islama aŭ alia dio. Ho, se estus nur unusola Dio, certe ne estus tiom da militoj.

2. Ne misuzu malserioze la nomon de Dio. Tio ligiĝas al la unua ordono kaj temas ankaŭ pri la problemo de bonkonduto kaj toleremo.

3. Gardu respekte la festotagojn. Bedaŭrinde en la mondo estas amaso da laborfanatikuloj kaj monŝatantoj, kiuj la sepan tagon ne respektas, domaĝe al ili mem kaj al iliaj proksimuloj.

4. Estimu viajn patron kaj patrinon, por ke vi longe vivu kaj prosperu en la mondo. Tio estas diversloke plenumata, tamen plej respektata ĝi estas en la postkomunismaj landoj, kie dum la komunismo Dio estis en la nigra indekso kaj la estimo al la gepatroj malaperis, kaj ankoraŭ foje malkreskas en — almenaŭ kelkaj — senreligiaj familioj, ekzemple, pro la simpla manko de loĝejoj.

5. Ne mortigu! Ŝajnas, ke oni ĉiam pli mortigadas. Antaŭ nelonge ni travivis du mondmilitojn, en la aero flugas diversaj mementoj* (rakedoj, spion-aviadiloj, artefaritaj satelitoj), tamen la homoj ĉi-rilate estas needukeblaj. Oni daŭre mortigas! Pro mono, envio, malfeliĉa amo, ofte nur pro plezuro, nur tiel, por ke la homoj povu por amuzo spekti televidon, kie ili ricevadas precizajn informojn.

6. Ne perforte amoru! Nuntempe la pura amo estas amuza por la junularo kaj amorado havas amason da venenaj aspektoj, ĝis inkluzive la pornografio kun infanoj. La demokration multaj komprenas tiel, ke oni povu fari ĉion ajn, tute senlime, kaj ju pli abomenan, des pli bonan ...

7. Ne ŝtelu. Tio jam de longe ne plu validas. Dum la socialismo oni diradis: kiu ne ŝtelas, tiu priŝtelas la propran familion. La sistemo nun ŝanĝiĝis, tamen oni ŝteladas eĉ pli ofte, pli rafinite, ruze. Vidu la t.n. tuneladon: la malaperigon de publika mono en poŝojn de financ-ruzuloj. La allogon de la mono nur unuopuloj respektas.

8. Ne elparolu falsan ateston kontraŭ via proksimulo. Oni mensogas jam ekde la plej frua aĝo, la amas-komunikiloj montras bonegan instruadon tiurilate, oni ne sukcesas eduki siajn infanojn al baza honesteco. Korupto floras.

9. Vi ne postulu la edzinon de via proksimulo. Tamen, se vi estas potenculo kaj ŝi plaĉas al vi, trankvile vi ŝin postulu, kaj vi ne estos malakceptata.

10. Eĉ ne postulu havaĵon lian. Tio interrilatas kun la antaŭe dirita punkto. La pripostulita edzino, konsente kun la amoranto, ne nur postulas la havaĵon, ŝi eĉ minacas danĝere per mortigo, pere de luita murdisto.

Kion diri pri nia mondo? Pri nia moralo? Ĉu vere la dekalogo ne estas necesa?

HRADIL Jozefo

* 1. La dekalogo, aŭ la dek ordonoj, troviĝas en du iom malsamaj versioj en Eliro 20:2-17 kaj en Readmono 5:6-21. (red.)
* 2. Memento — la latina vorto memento signifas “memoru”. (red.)