Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Moderna Vivo

TRIA MONDO

Nova haŭto por la aŭto-ĉefo

La industriisto Lee Iacocca, kiu antaŭ 20 jaroj savis la usonan aŭtomobil-entreprenon Chrysler, intencas nun ataki multe pli grandan problemon: la malsaton inter la infanoj de la mondo.

La iama prezidanto kaj ĉefdirektoro, kiun usonanoj konsideris “superstelulo”, savinte Chrysler de bankroto danke al ŝtata subteno de 1,5 miliardoj da dolaroj, deklaris, ke nun finfine estas tempo reale fari ion por helpi al la kvin milionoj da infanoj, kiuj ĉiujare mortas pro malsato.

“Multaj homoj pensis, ke tute ne eblas savi la entreprenon Chrysler, sed ni sukcesis. Pluraj nun opinias, ke ne estos eble savi tiujn milionojn da infanoj, sed ni sukcesos”, diris Iacocca, kiu nun iĝis prezidanto de la konsilantaro de la agadgrupo Nourish the Children (Nutru la infanojn), sub protekto de la mondskala firmao Nu Skin (Nova haŭto).

Iacocca ne nur parolis: li jam agadis. La agado “Nutru la infanojn” en julio, aŭgusto kaj septembro liveris unu milionon da manĝoj al infanoj en Gvatemalo, Rumanio, Malavio kaj Svazilando. La manĝaĵo liverita ne konsistis — kiel ofte en la pasinteco — el tunoj da sukero aŭ faruno, sed el vegetaraj pakaĵoj kun aldono de 25 vivnecesaj elementoj, kiel vitaminoj kaj mineraloj.

Unuiĝintaj Nacioj

Unu pakaĵo enhavas 30 manĝojn. Oni povas aĉeti pakaĵojn, kiuj estos transportitaj al la regionoj, kie la bezono estas plej granda. La fondaĵo partneriĝis kun la Tutmonda Nutriga Programo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), kiu liveros la manĝo-pakaĵojn. Nu Skin apelaciis al siaj 600 000 distribuantoj paroli pri la projekto kun siaj klientoj. La firmao Nu Skin krome promesis aldoni unu pakaĵon de 30 manĝoj por ĉiuj 25 donacitaj.

Rick Leach, aganta direktoro de la Tutmonda Nutriga Programo de UN, diris, ke la programo celas ne nur nutri la infanojn, sed ankaŭ eduki ilin. “Ni konstatis duobligon de la kvanto de lernantoj en tiuj lernejoj, kie ni disdonas nutraĵojn”, diris Leach. “La plej grandan emon lerni ni konstatas ĉe malgrandaj knabinoj. Ekzemple en Pakistano, kie ni komencis la programon, proksimume sep el 100 iris al la lernejo. Nun, kiam ni liveras manĝojn, venas 90.”

Kunlaborantoj de MONATO decidis partopreni en la agado “Nutru la infanojn” kaj jam donacis nutraĵ-pakaĵojn al la fondaĵo. Legantoj de MONATO, kiuj volas helpi forigi malsaton inter la infanoj de la mondo, povas fari same kaj aĉeti tiajn pakaĵojn kun 30 kompletaj manĝoj pere de Flandra Esperanto-Ligo kontraŭ po 31 eŭroj. Volontulo de FEL zorgos pri tio, ke la ekspedo okazu al la bezonantaj infanoj.