Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

El mia vidpunkto

Medalo duflanka

La grandaj fiuloj kaj friponoj de l’ mondo nuntempe preskaŭ ĉiuj estas neblankuloj. Aktuale en la fokuso de (ne nur) la usona intereso estas precipe la iraka Sadam Husajn [sadám husájn] kaj super-teroristo Osama bin Laden. Alia fiulo, pri kiu lamentas okcidentaj registoj kaj amaskomunikiloj, estas la afrikano Robert Gabriel Mugabe, prezidanto de Zimbabvo. Brutale kaj terore li forpelas blankajn bienulojn por (laŭ la propagando) redoni ties terenojn al propraj popolanoj. Tamen ne ordinarajn homojn li regalas per rabitaj kamparoj, sed donacas ilin al siaj partianoj kaj oficiroj. Daŭre li regurdas, ke minimume 2900 blankuloj devos forlasi siajn plantejojn.