Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Enkonduko

Virusoj

Kutime vi vidas sur tiu ĉi paĝo la foton de Stefan Maul, nia ĉefredaktoro, kaj lian enkondukon. Ĉi-monate tamen li estas handikapita, ĉar trafis lin ... viruso, aŭ pli ĝuste dirite: viruso trafis lian komputilon. Pro tio Stefan skribis al la eldonejo, ne rete sed fakse: “Mi ne riskas uzi la komputilon kaj sekve ne povas sendi la enkondukon. Mi esperas, ke fakuloj semajnfine povos esplori kaj eventuale senvirusigi la komputilon.”

Komputilaj virusoj neniam estis agrablaj, sed la komenco de oktobro montriĝis aparte malfacila. La nun jam fifama Interret-vermo Tanatos, populare nomita cim-urso, disvastiĝis ene de kelkaj tagoj tra la tuta Vindozo-mondo, inkluzive de la esperantista vindoza mondo, kaj estis disvastigita de ĝi, parte pro nescio, parte pro uzado de nesekuraj poŝtoprogramoj. Cim-urso ne nur kopiis, kiel siaj multaj antaŭuloj, adresojn el la komputiloj de la infektitoj, sed krome kopiis retmesaĝojn kaj plusendis ilin tra la tuta mondo. Retemuloj do ricevis mesaĝojn, kiuj ŝajne venis de konataj personoj, enhavantajn tekston, kiu ŝajne estis destinita por ili. Multaj sekve tute ne suspektis, ke temas pri viruso-alsendo. Disvastiĝis ekzemple virusa letero, kiu ŝajne venis de retmonato-a@fel.esperanto.be sed reale venis de tute alia persono, kiu havis tiun adreson ie en sia komputilo.

Cim-urso ne vere estas danĝera, sed iom malagrabla viruso. Se vi sendas perrete tre intiman leteron al via amato, ne kredu, ke nur vi ambaŭ povas legi ĝin. Nia urso diligente prizorgas, ke du tagojn poste tiu letero troviĝas en centoj da aliaj komputiloj, preta por esti legata kaj ĝuata ...

Ĉu do kialo por ektimi? Ne, paniko estus tre malkonvena. Se vi havas vindozan komputilon kaj se vi retumas, zorgu havi bonan kontraŭvirusilon, kiu aktualigas sin minimume ĉiutage. MONATO vendas tian programon (vidu inter la anoncoj). Ankaŭ al Stefan Maul ni rekomendas aĉeti ĝin. Tiam vi povos legi venontmonate denove lian enkondukon ĉi-loke!

Sincere via

Paul PEERAERTS