Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ekonomio

LITOVIO

Ŝuldanta leporo

En la litova urbo Kaunas iun vendredan posttagmezon surstrate aperis homgranda leporo, kiu surhavis ŝildon “Mi ŝuldas”. Tiu neatendita gasto intencis viziti kelkajn entreprenojn de la urbo, kies totala ŝuldo atingas ĉirkaŭ 145 000 eŭrojn.

Leporo estas tute nova maniero por enkasigi ŝuldojn. Tion iniciatis dekjara kompanio Gelvora, certa pri efiko de tiu metodo. Leporo simbolas timon kaj malkapablon kaj informas la socion pri maltaŭga konduto de la ŝuldanto kaj lia maldeziro plenumi akceptitajn devojn.

Komence la leporo devos vizitadi ŝuldantajn entreprenojn, ne nur en la dua litova urbo Kaunas, sed ankaŭ tra la tuta lando. Poste ĝi aperos ankaŭ ĉe ŝuldantaj loĝantoj.

Onidire nun en Litovio diversaj entreprenoj unu al alia ŝuldas ĉirkaŭ ses miliardojn da eŭroj. Por la nova servo Gelvora de sia klientaro petas inter 4 kaj 20 % de la enkasigita sumo. Pri la servo vigle ekinteresiĝis kompanioj, kiuj liveras diversajn komunumajn servojn por loĝantoj kaj kiuj plendas pri kreskantaj ŝuldoj.

LAST