Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

RUSIO

“Pomo” ankoraŭ ne manĝebla

Ĉiama problemo de la rusaj demokratoj estis la malkapablo trovi interkonsenton. La rezulto de tiu ĉi malkompromisemo estas ke, kvankam sufiĉe multaj homoj en Rusio subtenas dekstrajn fortojn, en la parlamentaj elektoj la dekstruloj tradicie malgajnas jen al komunistoj, jen al ĉe-prezidanta centrisma partio.

Same okazas pri la elektoj de ŝtatprezidanto: ĝis nun ne eblis pensi pri komuna “dekstra” kandidato. La problemo, certe, estis ne en la politikaj kaj ekonomiaj sferoj (pri ili dekstruloj, nature, havas pli-malpli samajn opiniojn), sed en la ambicioj de la gvidantoj. Tio, certe, tre malhelpas la ĝeneralan dekstran movadon.

Ŝajne la gvidantoj de dekstraj partioj kaj partietoj, inter kiuj ĉefrolas Jabloko (pomo) kaj SPS (Unio de Dekstraj Fortoj), ekkomprenis la minacon. Do kadre de Tutrusia Demokratia Konferenco en oktobro 2002 estis decidite unuiĝi por la parlamentaj elektoj kaj proponi komunan kandidaton por la ŝtatprezidanteco.

Tamen ĉiuj klare komprenas, ke Vladimir Putin, se li decidos kandidatiĝi — kaj li ja nepre decidos — estos reelektita en 2004. Do la promesita kaj vere atendata unuiĝo de la rusaj dekstruloj, kiuj ne povos bone organiziĝi dum la restantaj 18 monatoj (tro mankas tempo), servos kiel bonega trejniĝo por la sekvonta kampanjo, kiam Putin (kredeble) ne plu pretendos pri la rusa trono. En 2008 do Rusio la unuan fojon havos eblon sperti efektive demokratie alternativajn elektojn.

Grigorij AROSEV