Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ekonomio

ALBANIO

La Oka Koridoro

Okaze de tuteŭropaj konferencoj de ministroj pri transporto (Kreto, 1994 kaj Helsinko, 1997), al jam ekzistanta transport-reto por okcidenta Eŭropo aldoniĝis projekto por simila reto en orienta Eŭropo. Tiu lasta konsistas el dek “koridoroj” (laŭ la eŭropa transportĵargono), numeritaj per romaj ciferoj I ĝis X. Por Albanio gravas koridoro VIII (vojo, fervojo kaj marhaveno; 1300 km; Durrës-Varna) kaj, iom, koridoro X (vojo kaj fervojo; 2360 km; Salzburg-Tesaloniko).

La itala ministro pri eksterlanda komerco, Adolfo Urso, deklaris, ke por Italio Albanio estas la enirejo en Balkanion. Tial, la konstruado de la Oka Koridoro estas gravega por ambaŭ landoj. Per ĝi Albanio iĝos transita punkto inter la okcidenta kaj orienta merkatoj. Ankaŭ la disvolviĝo de suda Italio malrekte estas ligita al ĝi.