Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Lingvo

SCIENCO

Ĉu la homaro lernis pensi per la lingvo?

La anatomie modernaj homoj ekzistas de antaŭ 120 000-150 000 jaroj. Ili ekestis en Afriko, same kiel ĉiuj antaŭaj homospecioj. De tie ili disvastiĝis sur Eŭropon, Azion kaj Aŭstralion. En la “Proksima Oriento”, precipe en Israelo kaj Libano, la plej fruaj trovejoj aĝas preskaŭ 100 000 jarojn, en suda Eŭropo kaj centra Azio ĉ. 40 000 jarojn. Nordaj Eŭropo, Azio kaj Ameriko tiam estis kovritaj de glacio. En tiuj regionoj tiam jam de pli ol 100 000 jaroj vivis neandertaluloj. Ili estas klare distingeblaj anatomie de siaj pli modernaj parencoj, sed dum la unua tempo ne estis granda diferenco en kulturo kaj teĥnologio.