Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

El mia ridpunkto

Du mil du

Sadam Husajn havas gravan problemon. Ne, ni ne parolas pri eventuala buŝa Irak-atako sed pri stulta rezulto de referendumo en Irako, kiu garantias al la grandioza prezidanto plian fian oficperiodon. La voĉdonadon partoprenis 100 procentoj. Do ankaŭ ĉiuj malsanaj kaj mortantaj elektorajtaj irakanoj heroe sturmis al urnoj por elekti sian heroon. Ne mirige estas, ke ĉiuj senescepte voĉdonis por amata Sadamo! Tiel, kompare al la antaŭa (p)referendumo kun nur 99,96 procentoj, li nun atingis kulminan 100-procentan jeson. Sed, je ĉiuj miraklaj irakaj diabloj, kiel Sadamo volas plibonigi sian reputacion dum posta referendumo? Eĉ sate glate falsata statistiko ne permesas progreson trans 100 procentoj.

Nu, li povus ekzemple disdoni du voĉdonilojn anstataŭ nur unu kaj tiel ĉiu irakano povus elekti lin duoble — rezulto: 200 procentoj. Aŭ li povus organizi referendumon tiel, ke oni rajtas elekti krom li ankaŭ unu el liaj dublantoj (rezulto same 200 %). Ho, islama Sadamo certe trovos solvon de tiu ĉi ekstrem-problemo en korano, kulta konsultilo ĉiutem(p)a, se ne antaŭe Buŝo mortpafos lian demonan demokration.