Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Longnazuloj

En okcidentaj tv-demokratioj, kompreneble, ne eblas tiaj manipuladoj, ĉar ĉiam voĉdonantoj povas elekti el minimume du altkvalitaj tv-alternativoj, ekz. en Germanio. Tie socialdemokratoj dum la aŭtunaj elektoj rikoltis 6000 voĉdonojn pli ol la alia granda partio, kristandemokrata. Do en 80-miliona lando kvazaŭ mezgranda vilaĝo decidis pri nova registaro. Sed ŝajnas, ke malvenkintaj kristandemokratoj ne tro multe ploras pri tio, ĉar nun ne ili sed la aliaj devas forges(ig)i siajn menslogajn mensogojn faritajn dum elektokampanjo; la opozicio povas denunci “ili trompas, rompas promesojn!” Se Pinokjo, kies nazo ŝvelas post ĉiu mensogo, estus germana pupo, en Berlino nun regus nur longnazuloj.

Sed Pinokjo estas ideale itala. En Furza Italio de imperiestro Berluskono mensogas neniam neniel neniu registo. Li saĝe ŝanĝis ĉiujn leĝojn tiel, ke neniu justa juĝisto plu povas persekuti la krimulon — se tamen li provus, oni senindulge maldungus lin. Nun la proprietulo de benata Italio planas, bene proklami sin nova Benito (por ne-italoj: reenkarniĝo de Benito Musolino, malkaŝa faŝisto).

Nob(e)la kritiko

Brava Berluskono estas konsekvence inter plej laŭtaj laŭdantoj de l’ usona prezidanto. Inter la malmultaj kritikantoj, kiuj ne aprobas la militemon de Buŝo, estas la mita Nobel-komitato. Do por la pac-premio ĝi streĉe serĉis usonan prezidinton, kiu kontraŭas Irak-militon. Ili trovis kristanan predikanton, kiu preskaŭ ruinigis usonan ekonomion, estis obstina kaj kaprica; dum lia regado fiaskis liberigo de usonaj ostaĝoj en Irano, sed li kisis sovetian ĉefregiston Leonid Breĵnev kaj en 1978 enkarcerigis en Kampo Davido egiptan prezidanton Anvar el Sadat kaj israelan ĉefministron Menaĥim Begin tiom longe, ĝis subigite subite ili subskribis packontrakton. Tamen, maljuste, ne Ĝimmi Kartero tiam ricevis la pac-premion de Nobel sed tiuj du eksmalamikoj. Sekve li vojaĝis tra la mondo kaj predikis senlace pacon por bone imponi al la Nobel-komitato, kiu finfine, juste, pro kompato al la 78-jarulo kaj por puni junan patriotan Buŝon donacis al li pacpremion, antaŭmorte.

Nafto-hazardo

Maljuna patro Buŝo, tiama usona prezidanto, en 1989 — mallonge antaŭ la golf-milito — donis al Sadamo grandan krediton, sed ankaŭ aliaj okcidentaj landoj (Germanio, Francio, Britio) ne dolorigis sed dorlotis la irakan despoton, kiu nun subite estas satano por nuna Buŝo. Usonaj sekret-servoj kreis talibanojn por neniigi sovetiajn trupojn en Afganio, sed nun Usono devis militi kontraŭ talibanojn, ĉar ili simpatiis kun saŭdi-araba Osma bin Laden. Ankaŭ ekstrem-fundamentistan saŭdi-araban reĝimon Usono (ĝis nun) subtenas, kvankam 15 el la 19 teroristoj, kiuj per aviadil-bomboj detruis la kapital-turojn de Novjorko, estis saŭdi-arabaj.

Maliculoj asertas, ke ĉi ĉio okazas nur, ĉar Saŭdi-Arabio kaj Irako disponas abunde pri nafto, kiun Usono nepre bezonas por siaj aŭtetoj kaj tanketoj. Sed ni ĝue ĵuras, ke tio estas nura pura hazardo. Ĉar karakteriza por Buŝo estas hazardo: li fariĝis usona prezidanto, kiel konate, nur pro iu elektohazardo. Ŝajnas, ke ni ĉiuj pli kaj pli estas regataj nur de bizaraj hazardistoj. Mi do deziras al vi bonfartan hazardon en 2003!