Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Moderna Vivo

HUNGARIO

Ne plu malsame pri samseksemo

En septembro la hungara Konstitucia Kortumo deklaris kontraŭkonstituciaj la paragrafojn 199 kaj 200 de la kriminala kodo, laŭ kiuj la “aĝo de konsento” estis 14 jaroj en malsamseksaj rilatoj, sed 18 jaroj en rilatoj samseksaj.

Abolon de ĉi tiuj diskriminaciaj dispozicioj iniciatis gejaj organizaĵoj jam en 1993 per propono submetita al la Konstitucia Kortumo. Kelkaj organizaĵoj, kiel la laborgrupo Habeas Corpus, opinias, ke la malfruado de la kortumo en si mem kontraŭas la konstitucion, se konsideri, ke artikolo 70/A, malpermesanta diskriminacion, jure validas jam ekde 1989.

Perversado

Dum la jaroj de ĉi tiu prokrastado almenaŭ 16 viroj en Hungario estis kondamnitaj al prizonpuno pro “perforta kontraŭnatura perversado” (tiel!), kvankam temis pri seksaj agoj kun reciproka konsento, kaj pluraj suferis du jarojn da antaŭaresto pro malrespekto al artikolo 199. Laŭ Habeas Corpus, ili devus rajti al reparacio.

La sekretario de la Katolika Konferenco de Hungaraj Episkopoj nomis bedaŭrinda la kortuman decidon, kiun Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj (ILGA) salutis en komuniko. ILGA tamen atentigis, ke en Hungario, malgraŭ ĉi tiu pozitiva paŝo, plu validas malpermeso al lesbaninoj, gejoj kaj ambaŭseksemuloj sub la aĝo de 18 jaroj aliĝi al grupoj defendantaj iliajn interesojn.