Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Lingvo

OPINIO

Landnomoj: homaj frenezigiloj

En okcidento landnomo estas derivata el gentnomo; en oriento inverse. En la ĉina, korea, vjetnama kaj japana, oni nomas loĝanton de Japanio “japani-persono”, kaj la landon “Japanio”, kie “Japanio” estas unusola radiko, neanalizebla en la vortelementojn “japano” kaj “-io” aŭ “-ujo”. Ke ekzistas du sistemoj, estas fakto de la naturo, kaj ĝi estas valorlibera*, t.e. ĝi inkluzivas nenian valorjuĝon, same kiel ekzistas en Esperanto la oni-ne-scias-kial “fifama”* paro “broso-kombilo”.

Oni tamen memoras, ke tiu ĉi temo kaŭzis furiozan ekscitiĝon antaŭ pli ol jardeko. La tiama prezidanto de la Akademio de Esperanto, André Albault, publikigis en la Aktoj de la Akademio II, 1968-1974, sed en la parto neoficiala, sian teorion pri landnomoj, kiu entenis proponon pri aliaj formoj, diferencaj de la kutimaj, al kiuj estis aplikata la sistemo “loĝanto el landnomo”. Poste li publikigis la verkon Studado pri landnomoj en la Aktoj III, 1975-1991, kiuj estas disdonitaj al la esperanta gazetaro kiel Oficialaj informoj 9, kiuj aperis en la Letero de la Akademio 7, aprilo/majo/junio 1989. Estas notinde, ke li parolis pri toleremo (malgraŭ tio, ke kelkaj kredis lin netolerema), dirante: “Oni norme diros ‘Koreo’ (se tiel oni decidos), sed plu povos diri (se kaj kie oni tion faris) ‘Koreujo/Koreio.’”