Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Spirita Vivo

MARIA

Kie unue aperis la Sankta Virgulino?

Preskaŭ ĉiu en Eŭropo konas sanktajn lokojn kiel Lourdes [lurd] en Francio aŭ Fatima en Portugalio pro tie okazintaj misteraj aperoj de la sankta virgulino Maria. Tamen ne multaj scias, ke la unua mistera apero de la Virgulino en Eŭropo okazis en eta litova urbeto Šiluva, 19 km norde de la urbo Raseiniai.

La urbeto Šiluva jam ekde la 16a jarcento famiĝis per sia mistera bildo kaj per patronfesto de la sankta virgulino Maria. La naskiĝtago de la Virgulino estas la 8a de septembro. Ĉirkaŭ tiu tago okazas semajnlonga patronfesto. Jam ekde la 17a jarcento al la patronfesto de Šiluva direktiĝas religiaj procesioj.

Šiluva famiĝis, kiam en la 15a jarcento loka bienulo Petras Gedgaudas konstruis la preĝejon kaj donacis por ĝi bildon de la Virgulino. Meze de la 16a jarcento en la ĉirkaŭo ekregis kalvinismo. Tamen dum staris la malnova katolika preĝejo, al la patronfesto de Šiluva amase venadis preĝantoj. La pastoroj malkontentiĝis pro tio. La katolika preĝejo estis detruita. Ekde la jaro 1591 la urbo apartenis al la kalvinistoj kaj nur en la jaro 1622 sur la loko de la iama preĝejo katolikoj konstruis etan lignan preĝejeton. Ekde la jaro 1629 la bildo de la Virgulino estis publike montrata. Dum la jaroj 1760-1775 estis konstruita nova katolika preĝejo — la nuna malgranda baziliko de la naskiĝo de la sankta virgulino Maria.

Dum Litovio estis sub la jugo de la cara Rusio, la loka registaro intencis vidalvide al la katolika preĝejo konstrui protestantan preĝejon, tamen katolika pastro aĉetis la tutan placon kaj tie konstruis statuon de la sankta Virgulino, kiun li alportis el Sankta Peterburgo. Dum la sovetia periodo la registaro diversmaniere ĝenis la kredantojn, por ke ili ne partoprenu la religian feston en Šiluva. Sovetiaj milicistoj fermadis vojojn, kvazaŭ pro dombesta epidemio, kaj ne tralasis la preĝantojn, irantajn al la religia festo. Anstataŭ la statuo de la sankta Virgulino tiam estis konstruita monumento por sovetiaj batalantoj. La internacia famo de la loko estis preskaŭ nula.

En la jaro 1993 papo Johano Paŭlo la 2a vizitis tiun sanktan lokon de Litovio kaj preĝis en la kapelo de la Apero.