Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Mistero

Ne ekzakte oni scias la ĝustan daton de la apero de la sankta virgulino Maria. Onidire, tio okazis inter la jaroj 1608 kaj 1612.

Paŝtistoj de najbara vilaĝo, paŝtante gregon sur kampoj de eklezio, sur unu granda ŝtono ekvidis plorantan virinon, kiu portis surbrake infaneton. Unu el la paŝtistoj tuj kuris al kalvinista katekisto. Tiu ĉi invitis instruiston kaj, veninte al la ŝtono, demandis la plorantan virgulinon: “Virgulino, kial vi ploras?” Ŝi respondis: “Mi ploras, ĉar antaŭe sur tiuj ĉi kampoj oni adoradis mian filon kaj nun ĉi tie oni plugas kaj semas”. Tion dirinte ŝi tuj malaperis.

Ambaŭ kalvinistoj tiun ĉi aperon konsideris ŝerco de malica spirito. Tamen la okazintaĵo baldaŭ famiĝis. Maljuna agrikulturisto, jam preskaŭ blinda pro la solida aĝo, memoris, ke tiuloke, kie aperis la virgulino kun infaneto, iam staris katolika preĝejo. Li petis gvidi lin al la kampo, kiu tiujare estis semita per sekalo. La maljunulo esperis malgraŭ sia blindeco retrovi tiun lokon. Tuj veninte li subite ekvidis kaj montris, kie estis enfosita la trezoro de la malnova preĝejo. Oni elfosis kofron kun dokumentoj de la malnova preĝejo kaj bildo de Maria.

Bildo

La mistera bildo de la Dipatrino de Šiluva similas al tielnomata bildo de sankta Luko, kiun en la jaro 1453 detruis turkoj. La bildo estas 1,38 m larĝa kaj 2, 28 m alta. Onidire ĝin en la jaro 1457 el Romo alportis loka bienulo Petras Gedgaudas. Meze de la 16a jarcento la lasta katolika pastro enfosis la bildon kune kun dokumentoj de la preĝejo de Šiluva en fera kofro, tiel dezirante protekti ĝin kontraŭ la regantaj kalvinistoj.

Nova adorado de la bildo fariĝis ebla nur en la jaro 1622, post rekonstruo de katolika preĝejo. En la jaro 1674 juvelisto L. Hoffman el Königsberg (Pruslando) faris por Maria arĝent-oran veston. En 1786 papo Pio la 6a permesis, ke la bildo estu kronita. Dum ordinaraj tagoj la mistera bildo estas kaŝata sub alia bildo, kiu prezentas la aperon de la sankta Virgulino, kaj kiun en la jaro 1920 faris pentristo J. Rutkovski el Cęstochowa [ĉenstoĥova] (Pollando).

Preĝejo kaj kapelo

La hodiaŭa preĝejo de Šiluva — la baziliko de la naskiĝo de la sankta virgulino Maria — estas jam la kvara. Ĝi estis konstruita inter 1760 kaj 1775. En la jaro 1976 papo Paŭlo la 6a oferis por la preĝejo de Šiluva la honortitolon de malgranda baziliko.

En flanka preĝeja kapelo estas konservata la fera kofro, en kiu post la apero de Maria oni trovis la dokumentojn kaj la misteran bildon, nun pendantan super la granda altaro.

La plej impona konstruaĵo de Šiluva, simila al obelisko, estas la kapelo de la Apero, je kelkcent metroj for de la baziliko. Ĝin oni konstruis en la jaroj 1912-1924 okaze de la 300a datreveno de la apero. Ene de la kapelo, baze de la altaro, estas enmuntita la legenda ŝtono, sur kiu aperis la sankta virgulino Maria.

Dum la lasta patronfesto oni komencis la konstruon de la estonta Spirita Centro, kie por ekleziaj studoj prepariĝos junuloj, okazos religiaj konferencoj kaj povos tranokti pilgrimantoj.