Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Leteroj

Al la intelektuloj de MONATO

Endas diri, ke mi tute ne komprenas iujn voĉojn, kiuj “saĝe” blagas kaj kvakas en MONATO pri terorismo. Bele sonas la opinio, ke intelektulo “sidiĝas kaj diskutas ekvilibre ĝis la atingo de la solvo” (MONATO, 11/2001, p. 4). Bedaŭrinde mi konas neniun “intelektulon”, kiu tiamaniere atingis sukceson. Kial neniu el tiaj sofistoj “diskutis ekvilibre” kun Hitler, ke li ĉesu militi?

Neniu vizitis Stalin-on por sukcesa “diskutado” pri centmiloj da sklavoj en siberiaj koncentrejoj. Usono ne devis ĵeti atombombojn sur Japanion, se iu pacdefendanto sukcesplene antaŭe “diskutus” kun japanaj militistoj. Tute marĝene: japanoj mem nun diras, ke se la milito daŭrus “ĝis la lasta viro”, ĝi alportus pli grandan tragedion por la lando, ol la atombombo. Terorisma atako de kapitalisma petrol-multmiliardulo bin Laden en Usono ne estis lia unua ago.

Kial vekiĝis neniu el nunaj saĝaj rezonemuloj, kiuj povis konvinki teroristojn, ke ili jam ne murdu milojn da pluaj senkulpaj usonanoj. Ĉi cerbumuloj evidente subtenas ĉiujn teroristojn. Tion eblas vidi ankaŭ en ilia favoro al militkrimulo Milošević. Ili protestis, kiam internaciaj soldat-trupoj evitigis pluajn amasmurdojn en teritorioj de eksa Jugoslavio kaj ebligis revenon de preskaŭ miliono da rifuĝintoj, kiuj el la tuta Eŭropo revenis al amastomboj de siaj familianoj.

Krom teroristoj kun pafiloj kaj iliaj favorantoj en MONATO ni havas ankaŭ milojn da aliaj teroristoj, kiuj estas armitaj ĉie surloke per bastonoj kaj pavimeroj ... Kie ajn en la mondo okazas iu politika aŭ ekonomia forumo, insektaro alflugas tien, ne “diskuti ekvilibre”, sed malpurigi stratojn kaj parkojn, forbruligi aŭtomobilojn, disrompi centojn da montro-fenestroj kaj disrabi varojn, vundi dekojn da policistoj, kiuj ŝirmas la havaĵon de simplaj civitanoj.

Poste la honorindaj manifestintoj eksidas en aviadilojn kaj komforte flugas manifestacii al alia lando. Neniu kapablas klarigi, eĉ kompreni, kiu pagas ilian luksan kaj senpenan vivon. Ĉu ili estas kapitalistoj el pasintaj jarcentoj, kiuj povas vivi riĉe sen laboro kiel parazitoj, aŭ subtenas ilin iu narkotaĵ-mafio? En nuna ĥaosa mondo ekzistas multaj komplikaĵoj, kiuj minacas la vivon kaj trankvilon de la simpla homo. Fanatikuloj, kiuj renversas kaj misuzas religion, ruzuloj aŭ idiotoj, kiuj celas al memvidebligo, alportos al la homaro ankoraŭ multan malfeliĉon.

Tial oni pravas, ke senkompromisa batalo kontraŭ terorismo estos longtempa, sed la venkon ne kapablas akceli eĉ procento da stultuloj, kiuj aplaŭdas al ĉiu murdisto kaj samtempe instruas nin pri unusola solvo per “ekvilibra diskuto” kun teroristoj, kvankam ili tiun manieron ne praktikas. Se iuj konfesas belsonajn ideojn de la aliaj, do bone: iru interkaresi kun perfortuloj kaj se ili post viaj kisoj ĉesos murdi, miaj opinioj estis totale maltrafaj. Sed pruvu tion, ne nur meditu!

Jaroslav

Ĉeĥio