Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ekonomio

KONGO (D. R.)

Disrabado de naturaj riĉaĵoj

La interna milito kiu okazas en Kongo (Demokrata Respubliko) alportas multajn malfeliĉojn. La armeoj de Ruando, Ugando kaj Burundo sendis siajn militistojn por militi apud la kongaj ribelaj armeoj kontraŭ la konga armeo. Tiuj landoj asertas ke ili volas sekurigi siajn landlimojn. La konga armeo estas helpata de la armeoj de Zimbabvo, Namibio kaj Angolo.

Jaron post jaro Unuiĝintaj Nacioj (UN) konstatas, ke la naturaj riĉaĵoj de Kongo estas disrabataj de la militantoj. Laŭ raporto, farita post enketo de UN-komisiono, multaj ruandaj kaj ugandaj politikistoj kaj militistoj estas engaĝitaj en tiu disrabado.* En la raporto estas ankaŭ menciitaj la militistoj el Kongo kaj Zimbabvo kaj la kongaj ribeluloj.

La konga, ruanda kaj uganda registaroj protestis kontraŭ tiu raporto. Kelkaj konganoj sin demandas ĉu ankaŭ la kongaj politikistoj devus esti konsiderataj kiel la ruandaj kaj ugandaj. Ĉu la okcidentaj landoj kiuj ekspluatis la riĉaĵojn kun la kunkulpeco de la politikistoj dum la regado de la prezidanto Mobutu ne povus esti konsiderataj samaj? Kial dum tiu tempo UN ne kreis komisionon?

La raporto montras, ke la veraj organizantoj de la ekspluatado estas personoj kaj kompanioj kiuj havas sian bazon en la norda hemisfero (Ameriko, Eŭropo kaj Azio). Ĝi rekomendas limigi ilian agadon per vojaĝmalpermesoj kaj financaj restriktoj.

Ruando iĝis granda eksportisto de koltano*, oro kaj diamantoj, Ugando de oro, diamanto kaj ligno. Estas klaraj indikoj, ke tiuj riĉaĵoj reale originas el Kongo. Restas multaj demandoj, al kiuj la konganoj sugestas respondojn. Kiu finfine aĉetas la minaĵojn kaj kiu vendas armilojn al la ribeluloj? La okcidentaj landoj. Kiu regas Unuiĝintajn Naciojn? La okcidentaj landoj. Kie estas la mono de tiuj kiuj komercas la minaĵojn? En okcidentaj bankoj. Se UN decidus frostigi tiun monon, kiu profitus? Okcidentanoj.

Serge ZANDANDU NTOMONO ZOLA

* La raporto de la Konsilio de Sekureco de UN (numero S/2002/1146 de la 16a de oktobro 2002, 215 kB) legeblas en www.un.org.
* “Koltano” estas kunmeto de la nomoj de du maloftaj metaloj: “kolumbio” (malnova nomo de niobo) kaj “tantalo”. Koltano estas bezonata i.a. por produkti poŝtelefonojn.