Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Leteroj

Manipulado duobla

Stefan Maul skribas en la rubriko El mia vidpunkto (MONATO 2002/11, p. 8), ke “ĉiu medalo havas du flankojn”, sed lia klopodado aperigi la situacion en Zimbabvo kaj aliaj afrikaj landoj en favora lumo estas tamen iom troa. Estas tempo, ke eŭropanoj forgesu la miton, ke la problemoj de Afriko fontas el kolonia ekspluatado — fakte la nuna mizera stato en multaj afrikaj landoj grandparte ŝuldiĝas al mismastrumado fare de la afrikanoj mem. Se ekzemple en Tanzanio oni forpelis homojn el terenoj por tie kultivi tritikon, pri tio kulpas unuavice la tanzania registaro. Kaj estas cetere absurde skribi, ke tio okazis por ke Kanado kultivu tritikon, kvazaŭ tio estus rekta afero de la kanada ŝtato. Sed estas tro bela sloganeca lingvaĵo, se oni povas tiel diabligi jam tutan riĉan landon.

Kaj se temas pri Zimbabvo, la ĉefa fakto estas, ke pro Mugabe la tuta ekonomio de la lando ruiniĝas, tiel ke post forpelo de la eŭropanoj la popolo ĝenerale pli mizere vivas. Konsentite, ke eŭropaj amaskomunikiloj tro koncentriĝis je la teruraĵoj faritaj kontraŭ la grandbienuloj — ili devintus pli raporti pri la problemoj, kiujn la tuta frenezaĵo kaŭzas al ordinaraj zimbabvanoj. La eŭropaj bienuloj ne nur kultivis tabakon, ili ankaŭ grave kontribuis al nutraĵproduktado. Kaj se la lando ne plu eksportos tiom da tabako, kiom en 1999, ĝi ne pli bone fartos pro tio.

Brian MOON

Luksemburgo