Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Leteroj

Kanceliero hazarda

Komentoj pri la artikolo de Stefan Maul en MONATO 2002/10, p. 12-13:

1. “Schröder [ŝreder] sciis bonege ekspluati” la inundegon. Eble vi povus noti, ke Stoiber [ŝtojber] en sian ombran kabineton ne vokis kompetentulon pri mediaj problemoj (nur iom poste diris, ke li mem ...).

2. Pri Irako: “ĉar eĉ se Germanio volus, ĝi ne povus helpi Usonon”. Vi scias pli bone, kiom helpis Germanio en la golfa milito: Usono uzis nian landon por sia loĝistiko kaj uzis malsanulejojn; Germanio subtenis tiun ĉi militon finance per ĉirkaŭ 5 miliardoj da germanaj markoj — mi ne certas pri la sumo. Kaj en tiu regiono jam troviĝas germanaj ŝipoj kaj Fuchs-tankoj por analizi kemiaĵojn. Krome ni jam subtenis la militon en Afganio — tion la ruĝ-verda registaro akceptis kaj ni subtenas la starigon de civila socio en Afganio pere de soldatoj, civilaj helpantoj kaj mono.

3. Jes, regi estas malfacile, kaj ne estas granda diferenco inter la kristana aŭ ruĝ-verda politiko. La metodo de Schröder estas alia — fari “cerban ventumadon” kaj finfine eltrovi taŭgajn rimedojn (kaj tamen fari erarojn, ekzemple pri la impostado de grandaj firmaoj — aŭ la sano-politiko). Mi esperas, ke la opozicio kunlaboros konstrue. La demokratio vivas de ŝanĝiĝo — kaj post 16 jaroj da “nigra” politiko endas kelkaj jaroj de alia koloro.

Manfred WESTERMAYER

Germanio