Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Moderna Vivo

GENETIKO

Profeto sen honoro

Neniu muzeo, neniu statuo, neniu ŝildo — pro tio nur malmultaj loĝantoj de la kanada urbo Halifakso (Nova Skotio) scias, ke tie eniris la mondon homo, kiu grave kontribuis al la scienca progreso de la 20a jarcento.

Oswald Theodore Avery [éjveri] naskiĝis en Halifakso la 31an de oktobro, 1877. Ne estas konate, kial Avery ekstudis medicinon en la universitato de Columbia en Usono kaj fariĝis esploristo pri bakteriologio. Eble influis lin la morto pro tuberkulozo de lia pli aĝa frato; eble la kvazaŭmorto de lia patrino — jam planita estis ŝia entombigo, kiam la “mortinto” subite ekkriis (kaj pluvivis 24 jarojn).

Studinte medicinon, Avery tamen eklaboris ne kiel kuracisto sed kiel bakteriologo, unue en la esplor-instituto de Hoagland en Brooklyn (parto de Novjorko) kaj poste en la Rockefeller-instituto. Li interesiĝis pri imunologio, kiam ankoraŭ junis tiu ĉi fako, kaj li akiris sciojn pri ĥemio kaj imunoĥemio. Ĉio, kion li lernis, estas kvazaŭ pretigo al la granda estonta elkovro — estis Avery, kiu montris, ke la genoj estas el desoksiribonukleata acido, alivorte el DNA. Jen sisma ekscio en la mondo de biologio.

Ŝlosilo al la vivo

Ĉiuj vivantoj, ĉu animaloj, plantoj, fungoj, bakterioj, eĉ protobakterioj, portas la instrukciojn de sia vivo en la genoj. Kaj la genoj estas el DNA (krom en kelkaj primitivaj organismoj, kies genoj estas el RNA, aŭ ribonukleata acido). Jen la fundamento de moderna genetiko kaj, antaŭ Avery, nekonata. Plejparte supozis sciencistoj, antaŭ la eltrovo de Avery, ke genetika informo devas esti proteina. Eĉ post referaĵo fare de Avery kaj kolegoj en 1944, multaj eminentaj sciencistoj daŭre kredis, ke la molekuloj de DNA estas tro simplaj por enhavi la ŝlosilon al la vivo kaj la instrukciojn, kiel krei kaj funkciigi vivantan organismon.

Kiel montris Avery, ke la genetika informo estis en DNA? Bakterioj, same kiel aliaj vivantoj, havas genojn por porti la recepton de la vivo. Ne gravas, ke estas nur unu ringforma kromosomo kaj ke aranĝoj en la bakteria ĉelo estas iom primitivaj: la biologiaj fundamentoj restas samaj kiel en pli altaj organismoj. Do Avery studis pneŭmokokojn — bakteriojn, kiuj, inter aliaj aferoj, respondecas pri pneŭmonio en homoj. Sed Avery studis la efikon de pneŭmokokoj al musoj.

Estis jam konate, ke du parencaj grupoj de pneŭmokokoj havas malsamajn efikojn kiam injektitaj en musojn. Pneŭmokokoj de tipo 1 estas sendanĝeraj; oni povas injekti la vivantajn mikro-organismojn kaj la injektitaj musoj plu vivas kaj plu ĝuas kutimajn musfarojn. Kontraste, pneŭmokokoj de tipo 2 estas ĉiam mortigaj. Tiu eksperimento estas simpla kaj firma. Oni povus ripeti ĝin multfoje, kaj la rezulto restas ĉiam sama.

Vosthavaj etuloj

Ankaŭ estis konate, ke oni povas mortigi la pneŭmokokojn (ĉu de tipo 1 ĉu de tipo 2) per alta temperaturo kaj injekti ilin en musojn kaj nenio okazos. La vosthavaj etuloj postinjekte daŭre vivas kaj estas normalaj. Do, la dua fakto estas, ke la musoj mortis nur post injekto de vivantaj pneŭmokokoj de tipo 2.

Alia sciencisto, d-ro Frederick Griffith, montris jam en 1928, ke, se oni miksas vivantajn pneŭmokokojn de tipo 1 kaj mortigitajn pneŭmokokojn de tipo 2, ĉiu nedanĝera per si mem, kaj injektas la kombinaĵon en musojn, la musoj mortas. Post miksado, la nedanĝeraj vivantaj pneŭmokokoj de tipo 1 akiras ion de la mortigitaj organismoj, kaj tio ŝanĝas ilin. Eĉ pli grave, la ŝanĝo daŭras generacion post generacio; ĝi estas heredata. Dum 16 jaroj estis mistero, kio estas la “transforma faktoro”, kiu kreas mortigantojn el la antaŭe nedanĝeraj pneŭmokokoj.

Modesta sciencisto

Avery estis pacienca sciencisto kaj atentis ĉiun detalon. Finfine ne plu estis dubo: la materialo, kiun la pneŭmokokoj de tipo 1 akiras de mortigitaj pneŭmokokoj de tipo 2, kaj kiu iĝas parto de la geno, estas pura DNA. Komence multaj eminentaj sciencistoj ne kredis al Avery. Kaj tiu ĉi modesta sciencisto ne batalis por subteni sian eltrovon: li jam publikigis sian verkon kaj pruvon kaj jen ĉio. Tamen, iom post iom, sciencistoj komencis esplorojn surbaze de la laboro de Avery kaj liaj kolegoj: ekzemple Watson kaj Crick detale klarigis la strukturon de DNA.

Pluraj sciencistoj gajnis Nobel-premiojn pro malkovroj, kiuj fontis el la ŝlosila eltrovo de Avery kaj liaj kolegoj. Li mem ne gajnis la Nobel-premion kaj li mortis en 1955. En 1994 estis ĉe la Rockefeller-universitato semajna simpozio kaj festo por memori kaj honori la 50an datrevenon de la publikigo de la referaĵo de Avery. Dume oni nomis la kontribuaĵon de Avery “la unusola plej grava biologia eltrovo de la dudeka jarcento”.

Sed ŝajnas, ke en Halifakso oni tute forgesis aŭ ignoras, ke en tiu ĉi urbo naskiĝis giganto inter biologiaj esploristoj.