Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Lingvo

ESEO

Lingvo, mito kaj legendo

Eble kelkaj el ni ne ofte pensas pri la fakto, ke la lingvo, kiun ni parolas, konsistas ne nur el vortaro, sintakso kaj konvenciaj reguloj, sed ankaŭ el mitoj, legendoj kaj komunaj memoraĵoj kaj asociaĵoj. Kompreneble, ni ĉiuj bone scias tion, sed eble malofte ni konscias pri ĝi en normala ĉiutaga konversacio, ĉar pli interesas nin la ideoj, asertoj kaj demandoj, kiujn ni esprimas. Aliflanke, ĉe beletraj verkistoj kaj poetoj, tiaj elementoj estas gravaj nepraĵoj.

Tiu ĉi rimarkigo mia estis instigita de du aferoj: 1e, vizito al loka kinejo kune kun juna familiano por spekti la filmon La mastro de l’ ringoj (parenteze, filmita versio de la unua libro de la fama romano, majstre esperantigita de William Auld); kaj 2e, iu librorecenzo pri kiu mi legis (sed kies originalon mi ne vidis) kaj kiu aperis en la angla lingvo en lastatempa numero de la revuo SEVEN: An Anglo-American Literary Review, citata en lastatempa numero de la anglalingva reta novaĵbulteno de Esperanto-Asocio de Britio sub la titolo Elvish Talk (“Elfa parolo”). Tiu titolo bezonas iom da klarigo, kiun mi donos poste en ĉi tiu artikoleto.

En la menciita artikolo, la aŭtoro skribas: “Inter la homoj, kiuj ellernis Esperanton ĝis nivelo de kapableco skribi en ĝi, estis juna angla skolto nome John Ronald Reuel Tolkien. En 1909, li skribis malgrandan 16-paĝan kajeron: The Book of the Foxrook (‘Libro de la vulpo-frugilego’ — vere stranga hibrido — ĉu preseraro anstataŭ Foxrock, ‘vulpa roko’?), parte en Esperanto, en kiu li priskribas apartan kodon por esperantistoj.”

Tamen, poste Tolkien aliloke skribis ĉi tiujn vortojn: “Volapuko, Esperanto, Ido, Novial, ktp, estas mortintaj — multe pli mortintaj ol antikvaj ne plu uzataj lingvoj, ĉar ties aŭtoroj neniam inventis iujn ajn esperantajn legendojn.”

Ne surprize, la recenzanto malkonsentas, kaj priskribas kelkajn el la mitoj en Esperantujo. En piednoto, li aldonis unu el siaj propraj: “Se vi vere ŝatas kliŝojn, jen unu: La tipa esperantisto estas hipio el la sesdekaj jaroj; kaj la parolanto de la ‘klingona lingvo’* estas motorciklisto surhavanta nigran ledan vestaĵon.” Evidente, la recenzanto ne estas serioza, kaj ne uzas la vorton “mito” en la klasika senco.

Tolkien naskiĝis en 1892 kaj mortis en 1973, do kiam li eklernis Esperanton, kaj li kaj la zamenhofa lingvo estis ankoraŭ junaj. Kompreneble mankis tiaj tradicioj, fabeloj, mitoj kaj legendoj, kiuj estas karakterizaĵoj de “naturaj” lingvoj. Tre frue, Zamenhof rekonis la neceson doni al sia lingvo tutajn trajtojn, kiuj ekzistas en etnaj idiomoj, kaj per granda fortostreĉo li kontribuis al tio, tradukante la fabelojn de Hans C. Andersen, literaturajn klasikaĵojn de Puŝkin, Ŝekspiro, ktp, kaj la Malnovan Testamenton, kaj kompilante sian Proverbaron, bazitan sur kolekto de sia patro.

Tia laboro estis daŭrigata kaj plivastigata en postaj jaroj, fare de multaj esperantistoj. Aperis tradukoj de naciaj epopeoj: Sinjoro Tadeo el la pola; Luzidoj el la portugala; Kalevala el la finna; Martín Fierro el la argentin-gaŭĉa hispana, inter aliaj gravaj verkoj. Sed ĉar tiuj verkoj estiĝis en kulturo ekster la esperantista komunumo, ili neniel konsistigas parton de iu aparta “indiĝena” esperanta legendaro.

Novzelanda esperantisto Brendon Clarke (pri kies poezia kapableco Reto Rossetti kaj William Auld esprimis tre malaltan opinion) verkis sufiĉe longan poemon pri la vojaĝoj de la maorioj al Nov-Zelando. Kvankam originala esperanta verko, kompreneble tiu epopeo ne povas esti rigardata kiel “indiĝena” esperanta tradicio.

Dum lastaj jardekoj, tamen, aperis — kaj pli kaj pli estas aperanta — kreskanta kvanto da verkoj, kiuj pli kaj pli similas pro la speco de materialo, kiun ni nomas mito kaj legendo. Inter ili ni povus mencii Vojaĝo al Kazohinio de Sándor Szathmári; Fabeloj de la verda pigo de Louis Beaucaire; kaj Vitralo kaj Tri rakontoj pri la miljara paco de John Francis. Eble la unua originala epopeo en Esperanto estas Poemo de Utnoa de Abel Montagut.

Tamen, la mitoj, legendoj kaj fabeloj de la naciaj kaj etnaj lingvoj estiĝis ne el la skribita literaturo, sed el la buŝa tradicio de analfabetaj aŭ apenaŭ alfabetaj popoloj.

Ĉu bedaŭrinde, ĉu ne, la epokoj en kiuj naskiĝis tiaj mitoj kaj legendoj jam forpasis. Almenaŭ en landoj kie la plimulto, aŭ granda nombro, de la loĝantaro ne plu estas analfabetaj.

Malnaivaj modernaj landoj parolantaj modernajn lingvojn ne estas taŭga forcejo por tiu speco de tradicio. Ankaŭ Esperanto estas moderna lingvo, do ne povas esti malpli mankhava en ĉi tiu senco ol gravaj lingvoj, kiel la hodiaŭaj angla, franca, rusa aŭ japana. Povas esti, ke inter la miloj, kiuj partoprenas en esperantaj aranĝoj kaj renkontiĝoj, kiuj okazas ĉiutage ie ajn en la mondo — kaj precipe inter la junuloj, kiuj ĉeestas junularajn eventojn — iom post iom akumuliĝas anekdotoj, rakontoj kaj memoraĵoj, kiuj en la estonteco formos bazon por iu tipo de esperantista legendo, kvankam eble la moderna mondo ne ofertas taŭgajn kondiĉojn por tia disvolvo.

Je la komenco de ĉi tiu artikolo, mi promesis ion diri pri la temo “Elfa parolo”. La aŭtoro de La mastro de l’ ringoj kreis en tiu trivoluma verko fantastan mondon Mez-tero, kies loĝantoj konsistis el diversaj rasoj: homoj, hobitoj, elfoj, gnomoj, orkoj, entoj, fantomoj, duonhomoj, malicaj spiritoj, ktp, ĉiuj parolantaj siajn proprajn lingvojn. La peno kaj tempo kiujn Tolkien dediĉis al tiuj unuavide senutilaj fantazioj estis fenomenaj. Li inventis ne nur la rakonton mem sed ankaŭ la geografion, prahistorion, legendojn, lingvojn kaj alfabetojn de tiu mondo. En apartaj skribaĵoj li rakontas, kiel estiĝis la tuta materialo kaj priskribas kaj listigas la strukturon kaj vortaron de la diversaj lingvoj de Mez-Tero.

Serĉfosante en vendejo de brokantaj libroj, unu el miaj filoj trovis kaj aĉetis kuriozan libron en la angla pri la “elfa lingvo” de Tolkien. Ĝia titolo estas An introduction to Elvish and to other tongues and proper names and writing systems of ... Middle Earth (“Enkonduko al la elfa kaj aliaj idiomoj kaj propraj nomoj kaj skribsistemoj de ... Mez-Tero”). Laŭaspekte, ĝi pretendas esti serioza filologia studo, kiel monografio pri iu lingvo parolata de tribo en antaŭe nekonata regiono de la mondo. Tre detale ĝi priskribas la gramatikon de du parencaj, sed malsamaj, formoj de la elfa lingvo, nome la quenya kaj la sindarina, kaj inkludas ampleksajn vortarojn de ambaŭ.

Tolkien (profesie universitata profesoro pri la anglosaksa) mem mencias aliloke, ke ĉe la kreado de tiuj artefaritaj idiomoj, li estis forte influita de la finna kaj keltaj lingvoj. Tion oni povas konfirmi — almenaŭ rilate al la kelta influo — legante la gramatikon en An introduction to Elvish ... Oni lernas, ke la trajto de la elfa lingvo estas la tiel nomata leniciomutacio, unika karakterizaĵo de la keltaj lingvoj (gaela, kimra, ktp). En la gaela, oni ŝanĝas la konsonantojn jene: b al v; c al ĥ; d aŭ g al la sono de la novgreka gamma*; ktp.

Krom tiuj fikciaj lingvoj, Tolkien plie inventis alfabetojn kaj skribsistemojn por kelkaj el ili. Por la elfa lingvo, li kreis belan kursivan alfabeton, dum por aliaj lingvoj uzataj de mezteranoj li adaptis la antikvan runan alfabeton de norda Eŭropo. En la aldonaĵo al An introduction to Elvish, Krieg donas specimenon de diversaj formoj de tengvaro*.

En la libro de Allan, la priskribo de la elfa lingvo estas tre ampleksa, precipe de la quenya formo. Inkluditaj estas sufiĉe longaj vortaroj de ambaŭ variantoj. Multe malpli ampleksa (kelkfoje konsistanta nur el iuj specimenoj de vortoj) estas la sekcio pri aliaj lingvoj de Mez-tero, nome: Khuzdul, La Nigra Lingvo, La Adunaikaj Lingvoj, kaj “aliaj pli obskuraj lingvoj”.

Homoj kiuj scias nenion pri planlingvo ne rekonas la diferencon inter fikciaj lingvoj (inventitaj aparte por iu verko, filmo aŭ teatraĵo) kaj tiuj, kies kreintoj celis faciligi interetnan komunikadon. La lasta inkludas Volapukon, Idon, Interlinguan — kaj, kompreneble, Esperanton. (Kiom ofte oni aŭdas la aserton: “Esperanto estas artefarita lingvo, kiun neniu parolas”?) Kiel ekzemplo de la dua kategorio (fikciaj lingvoj) oni povus mencii krom la elfa lingvo de Tolkien, la klingonan lingvon inventitan por la televida serio Star Trek; kaj la inversigitan anglan parolatan de Yram (= Mary) kaj ŝiaj samlandanoj en la verko Erehwon (= Nowhere, t.e. Nenie), de la angla satiristo Samuel Butler (esperanta versio: Erevono); kaj la “Gesaltlingvo” de inteligentaj saŭrosimilaj estaĵoj en la romano West of Eden (“Okcidente de Edeno”) de Harry Harrison, populara usona verkisto de sciencfikcioj kaj iama honora prezidanto de Esperanto-Asocio de Irlando.

Eble la plej konata fikcia lingvo estis “Novparolo” (angle: Newspeak), la artefarita lingvo kiun, en la futurisma romano 1984 de Georgo Orwell, la registaro de estonta totalisma Britio (nun alie nomata) iom post iom intencas trudi al la partianoj kaj civitanoj. Laŭ tiu plano, la nacia lingvo estos konstante senigita de ekzistantaj konceptoj por atingi novan lingvaĵon kun tre reduktita vortaro. La fina celo de la partio estas tio, ke en estonteco estos neeble paroli aŭ eĉ pensi krom ene de la mallarĝaj limoj de la ŝtata ideologio.

Estas sciate, ke onklino de Orwell estis kunvivantino de Lanti, la fondinto de SAT. Dum iom da tempo, la aŭtoro de 1984 loĝis en Francio kun ili, kaj koleriĝis pro la fakto, ke Lanti kaj lia onklino konstante paroladis esperante. Laŭ onidiro, estis tiu sperto, kiu instigis Georgon Orwell inkludi en sia romano parodion de Esperanto, en la formo de Novparolo. Kvankam la vortaro de tiu inventita lingvo devenas de la angla, ĝia strukturo estas kvazaŭesperanta, imitante, precipe, la esperantajn “mal-vortojn”.

Plie, mi memoras, ke antaŭ jaroj mi spektis filmon, en kiu la intrigo okazas en imagita lando, por kiu estis inventita lingvo parolata de la loĝantoj, inter ili la kimra aktorino Glynis Johns, kiu kantis en tiu lingvo. Mi eĉ memoras unu vorton de ĝi: “natalmi” (kompreneble).

Legantoj certe jam rimarkis, ke ĉiuj el la inventintoj de la menciitaj fikciaj lingvoj estas anglalingvanoj. Mi lasos al ili konjekti ĉu la fakto, ke la plimulto de denaskaj angleparolantoj pretendas, ke ili ne kapablas lerni fremdajn lingvojn, igas ilin kompensi tiun mankon per kreado de artefaritaj lingvoj, kiujn ili mem povas regi kun plena memfido. Laŭŝajne, tamen, Tolkien (kaj eble kelkaj el la aliaj) scipovis plurajn lingvojn.

Sed, revenante al la temo de la libro de Allan pri la elfa lingvo, legantoj certe demandos sin kia speco de homo dezirus verki verkon de 303 paĝoj, pri tute fikciaj lingvoj, kaj kial. Aliflanke, se paroli persone, tiu bizara libro ion plian aldonis al mia plezuro ĉe legado de la tri volumoj de la esperanta versio de La mastro de l’ ringoj. Finfine, fantazio estas pli bona okupo ol milito aŭ partia politiko

* 1. Noto de la redaktoro: Unu el la fikciaj nomoj
* 2. Noto de la redaktoro: Frikativo de [g].
* 3. Noto de la redaktoro: Kursiva alfabeto kreita de Tolkien.

Garbhan MACAOIDH