Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Eseo

Sen solvo neniu paco

Finfine estas akceptate en Bruselo kaj en Vaŝingtono, ke sen solviĝo de la albana afero ne eblos paroli pri paco kaj stabileco en Balkanio.

La albana afero estiĝis pro la Kongreso de Berlino en 1878 kaj aparte pro la Konferenco de Londono en 1912-1913. Tiam oni decidis, ke pli ol 60 % de la albanaj teritorioj kaj 55 % de la loĝantaro restu ekster la landlimo de la sendependa albana ŝtato. Dum la komunisma reĝimo la afero neniam leviĝis, ĉar la registaro en Tirana konsideris sin ideologia aliancano de Beogrado.

Tamen evidentiĝis problemo, pacon kaj sekurecon minacanta, post la politikaj ŝanĝoj, kiuj en marto 1992 kondukis al venko de demokratoj en Tirana. Tiam albanoj mem ekvidis sin disdividitaj en kvin ŝtatoj. Samtempe pliiĝis kontaktoj inter albanoj en Tirana, Priština, Tetovo, Podgorica kaj Ateno, kion malamikaj najbaroj, kiuj dum 90 jaroj pli ol duonon de la albanaj teritorioj tenis, ĵaluze kaj timeme rigardis. Registaroj en Beogrado, Skopje kaj Ateno klopodis malhelpi ĉiujn kontaktojn kaj lanĉis kontraŭalbanan ofensivon en diplomatiaj rondoj en Eŭropo kaj Usono.