Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Terorismo

La balkanaj registaroj provis kaj provas trakti la albanojn kiel faktoron de malstabileco, krimeco kaj malsekureco en la regiono, kiel homojn nedezirantajn kutimiĝi al reguloj, ordo kaj ŝtato. Ili prezentas albanojn kiel malamikojn de la okcidento, kiuj subtenas terorismon (pro tio, ke albanoj apartenas plimulte al la islama religio). Fakte post la milito en Kosovo estas eksterdube, ke albanoj plej fidele subtenas Nord-Atlantikan Traktat-Organizaĵon (NATO) kaj Usonon; krome la albanoj celas konstrui demokration kaj merkatan ekonomion, kontraŭante terorismon.

La ideo pri albanoj kiel malamikoj kaj iniciatintoj de ia granda Albanio devenas de la registaroj de Makedonio, Montenegro, Grekio kaj Serbio, kie loĝas notindaj minoritatoj de albanoj. Sed Grekio neas la homajn rajtojn kaj fundamentajn liberojn de ĝis tri milionoj da grekaj civitanoj de albana deveno, dum Serbio subpremas ĉirkaŭ 300 000 etnajn albanojn en Bujanovac, Preševo kaj Medveđa. Makedonio, uzinte perforton kaj ŝtatan teroron por mortigi kaj pereigi etnajn albanojn, ankoraŭ ne plenumas la interkonsenton de Ohrid, en kiu oni provis plibonigi la rilatojn inter albanoj kaj makedonoj. Ankaŭ en Montenegro oni atendas tumultojn, kiuj povas direktiĝi kiel ĉiam kontraŭ la etnan minoritaton en tiu lando.

Etnopurigado

Ĉiuj tiuj evoluoj kreas malfacilaĵojn al la albana respubliko, kiu vidas sin ĉiam pli izolata. Okaze de etnopurigado de albanoj en la regiono, Albanio devus respondi militiste: pelado de du milionoj da albanoj al Albanio (dum milito en la printempo de 1999) endanĝerigis la ekziston de la albana ŝtato kaj ties internan sekurecon kaj ordon. La situacio estas savita nur pro interveno de Usono kaj NATO.

Miskomprenoj kaj malamikecaj kondutoj de la najbaroj de Albanio plimultiĝas proporcie al la apogo de Usono por la albana afero. Daŭre en Balkanio oni rigardas Albanion kiel minacon, spite al tio, ke albanoj neniam invadis siajn najbarojn aŭ okazigis etnan purigadon. Kontraste, en la printempo de 1999 en Kosovo malaperis senspure 20 000 albanoj; krome, en la somero de 2001 okazis en Makedonio genocido kontraŭ albanoj.

Konferenco

Por trakti tiajn problemojn estis aranĝita lastatempe du-taga konferenco en Svislando. La konferencon Albanoj kaj iliaj najbaroj organizis la usona instituto Projekto pri Etnaj Interrilatoj kunlabore kun la svisa Departemento pri Rilatoj kun Eksterlando. Partoprenis reprezentantoj de balkana politikistaro, kaj, laŭ la prezidanto de la konferenco, Allen Kassof, la evento ebligis “ekster lumoj kaj bruoj de la publiko” debaton pri ŝanĝiĝanta Balkanio kaj pri rilatoj inter Albanio kaj ĝiaj najbaroj.

La konferenco permesis al albanoj i.a. klarigi, ke la koncepto pri “etna Albanio” kontraŭas la koncepton pri “vera Albanio”: sub tio ĉi oni ne komprenu ian etnopurigadon. Krome la albanoj indikis, ke la unua paŝo al definitiva solvo de la albana afero en Balkanio estos sendependeco de Kosovo: tio sendube trankviligus ĉirkaŭ ok milionojn da albanoj en Balkanio. Kiel por aliaj popoloj de Eŭropo, ankaŭ por albanoj gravas esti parto de eŭrop-atlantika komunumo ĝuanta pacajn rilatojn, kaj internajn kaj eksterajn.

Pro la sukceso de la svisa konferenco estas antaŭvidata eventuale en Berlino plia renkontiĝo de reprezentantoj de la grandaj potencoj kaj politikistoj el Balkanio. Tiam estos diskutataj tabuaj temoj, kiel ekzemple referendumoj por difini, kie finfine vivu homoj en Balkanio.