Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Moderna Vivo

EŬROPO

Sklaveco en fungejo

Dum la lastaj dek jaroj litovoj serĉantaj pli bonan vivon malkovris Irlandon. Onidire tie jam vivas kelkdekoj da miloj da litovoj, kiuj faras laboron neniel akcepteblan al irlandanoj. Lastatempe litovaj ĵurnalistoj, kunlabore kun la brita televida kompanio BBC, fariĝis “neleĝaj dungitoj” por sperti tion, kion spertas multaj litovoj en Irlando.

Unue nepris trovi litovon, kiu povis proponi neleĝan laboron en Irlando. La afero ne simplis, sed finfine peranto en urbo Kaunas informis pri laboro ĉe fungejo en Irlando: oni pagos minimume 8 eŭrojn hore. La loĝado en granda, komforta domo kostos ĝis 33 eŭroj semajne, kaj necesos kromaj 33 eŭroj por manĝaĵoj. La litovojn — kiuj ŝajnigu, ke ili estas turistoj — renkontos ĉe la flughaveno en Dublino iu kun la nomo Patrick. Tiuj ĉi aranĝoj kostis por unu dungoto 580 eŭrojn.

Sekreto

Ĉe la flughaveno aperis ne Patrick sed Charlie; poste, ĉe la fratino de Patrick, estis decidite, ke la du ĵurnalistoj — kies identeco restis kaŝita — iru al la bieno de familiano de Patrick, kie jam laboras litovoj kaj latvoj. La domo estis pura kaj bone ekipita, nur tre malofte estis varma akvo. La proprietulo malpermesis al la dungitoj promeni en la ĉirkaŭaĵo kaj kontakti nekonatojn. Neniu rajtis eniri la iom fore situantan domon; eblis tamen urĝokaze telefoni.

La dungitoj laboris en 14 grandegaj fungejoj, kie necesis rikolti agarikojn. Foje ili laboris tri horojn, foje 10, depende kiom da fungoj elkreskis. Nur ĉiun trian aŭ kvaran laborhoron eblis dum kvaronhoro ripozi, kaj la laboro fizike pezis. La salajro seniluziigis: eblis gajni semajne ĉirkaŭ 200 eŭrojn kaj monate ŝpari ĉirkaŭ 330.

Post tri semajnoj la peranto en Kaunas proponis, ke la ĵurnalistoj fariĝu mem subperantoj kaj trovu kromajn laborlokojn en Irlando. Por ĉiu trovita posteno la peranto pretis pagi 100 eŭrojn. Ne mankis kroma laboro ĉe la fungejo. Intertempe evidentiĝis, ke Patrick ricevas elcentaĵon de la salajroj de la neleĝaj dungitoj. Do ne nur litovoj per tiu ĉi sklavo-laboro riĉiĝas — ankaŭ irlandanoj.