Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Noveloj

Espero

de Alberto García Fumero

La rotestro turnis lacan vizaĝon al Wells: “Ni ne kapablos plu elteni, doktoro. La abatison ili jam trapasis. Estas tro da atakantoj, kaj helpo el la Tero atingos nin nur post du semajnoj. Krome, la akvofontoj estas poluitaj per *yygtikh* kaj baldaŭ elĉerpiĝos la kugloj. La elektro ... miaopinie, estus pli bone kapitulaci. Sed Vi estras ĉi tie.” La kuracisto flustris: “Kaj Addha? Kio pri ŝi?” La militisto kapneis: “Ŝi ja estas krimulo laŭ iliaj leĝoj. Ne estis bona ideo enmiksiĝi en tian aferon. Ĉi lacertoj estas kruelegaj. Pli bone estos lasi ilin mortigi unu la alian.”

“Mi ne..” komencis diri Wells, dum kvazaŭa, giganta pugnobato frapis la muron. Kelkaj fenestrovitroj dissaltis. Ambaŭ homoj kaŭris inter la falantaj vitreroj kaj atendis.

Nova bato.

La kuracisto silente demandis al la rotestro. Tiu ĉi rezignacie krucis la brakojn:

“Ili uzas katapultojn. Poste oni ĵetos brulaĵojn. Baldaŭ oni scios, ĉu ili ankaŭ havas pulvon. Prefere mi iru kuraĝigi la soldatojn. Pluraj el ili estas rekrutoj. Damne, neniam antaŭe ni alfrontis problemojn en ĉi kolonio.” Li stariĝis. “Kion Vi faros?”

Wells siavice stariĝis: “Mi iros ŝanĝi la bandaĝojn al Addha. Eble ŝi jam rekaptis la konscion.” Li demetis al si la okulvitrojn kaj masaĝis al si la du ruĝetajn faltojn ambaŭflanke de la nazo. “Nu, mi lacegas...”

La militisto grimacis: “Baldaŭ ni ĉiuj ripozos... poreterne. Flegu bone la profetinon. Eble ŝi rezervos por ni lokojn en sia paradizo.”

La kuracisto skuis la kapon, kaj eliris.

***************************

Wells ĵetis rigardon sur Addha, kiu dormetis. Ĉio en ordo ĝis nun, li pensis. La sunsubiro en la dezerto estis ĉiam bela, kaj Wells spertis pacon kaj trankvilon. En la ĉielo komencis aperi la unuaj steloj kaj la tri satelitoj de Mirza videbliĝis. Nu, bone, eĉ dum militoj estas belegaj noktoj. Kial ne? Aĥ, kiom mi deziras esti en la Tero, ĉe miaj oldaj amikoj ... revis Wells.

“Kial Vi ne transdonas min al la soldatoj?”

Wells preskaŭ ne komprenis la demandon, ĉar la prononcmaniero de Addha estis tiu de suduloj, kiuj kutimas milde kartavi. Je la duonlumo de la ĉambro, ŝi aspektis preskaŭ homa, estante la nura diferenco tio, ke la voston ŝi movetis kvazaŭ metronome dum ŝi parolis, laŭ la maniero de ĉiuj *iĥjanoj*.

Wells flankenmetis per mansvingo la demandon.

“Ili Vin bruligos.”

“Tiu, kiu rezistas al la malbono, turniĝas en malbonulon”, ŝi flustris, kaj endormiĝis. Ŝvito kovris la lacertan haŭton, kaj de tempo al tempo ŝi tremetadis pro la febro. Kvankam Wells estis dresinta la vundojn, li ne opiniis prudente dozi antibiotikojn; neniu scias, kiuj estas la kromefikoj de teraj medikamentoj ĉe mirzanoj. Ilia eksteraĵo ne tro diferencas de la homa, krom la lacerta haŭto kaj la manko de haroj. Interne ... tio ja estas alia afero. Prefere ne riski.

La kuracisto pretigis ĉion por la transfuzo, dum li observadis la profetinon. La disĉiploj forlasis ŝin meze de tumulto, rememoris Wells. Tiun ĉi virinon oni senkiale ŝtonumis. Kaj tamen, oni parolas pri mirakloj kaj resaniĝoj ... kio do? Sufiĉas nur ke oni komencu paroli pri homamo kaj neperforto, kaj subite ĉiuj eksentas la plej elkoran malamon al tiu naivulo, kiu ...

Ne estante religiama homo, Wells ne kaptis en la unuaj momentoj de la predika kariero de Addha (kiu konis ŝin?) aspektojn, kiuj al plej bone trejnita orelo reeĥus jam konatan melodion. Sed de tiam , kiam helpe de kelkaj soldatoj li eltiris ŝin el la manoj de la homamaso, li komencis vidi similecon. Ĉu vere la samo povus okazi denove, aliplanede? La afero ne similis je la detaloj, sed ... bone.

Kaj ni estas same kiel romianoj imperiaj. Kiu estas mia rolo? Ĉu eble mi estos Pilato? — konkludis la kuracisto, kaj enpuŝis nadlon en la brakon de la paciento. Tiu ĉi malfermis la okulojn kaj post fluga alrigardo al li ŝi ŝercis: “Eĉ por fari bonon, oni ja devas kaŭzi doloron, ĉu ne?”

Wells ruĝetis, kaj respondis:

“Ne eblas fari alimaniere. La transfuzo ...”

“Ne tro zorgu” — trankviligis lin Addha. “Tia estas la vivo, kiun ni ricevis de la Unua Ovodemetinto. Dolorpremita, patrino demetas la ovojn, kaj, kiu konas plej ravan ĝojon?”

“Prefere uzi anestezon.”

“Ho, jes,” respondis Addha per la plej fluga rideto, “mi jam aŭskultis paroli pri tiu mirinda kuracilo. Sed kiom da ĝi Vi bezonos por ĉiuj doloroj en la mondo? Ĉu sufiĉos la kvanto?”

“Ni strebas mildigi suferojn. Oni ne rajtas resti senfara antaŭ sufero, ĉu ne?”

“Sufero lernigas nin rigardi la morton sentime, rekte en la okulojn,” ŝi respondis, “Kaj mi asertas al Vi, ke ĝi la unua mallevos la rigardon.”

“Sed estas multaj homoj, kiuj neniam lernos suferi. Kaj kion fari, kiam suferas infano?”

Addha rigardis lin kvazaŭ li estus travidebla. Wells sentis la harojn hirtiĝi sur lia nuko.

“Kial Vi demandas tion, kion Vi scias funde de Via hepato?”

Wells mallevis la okulojn, embarasita. Li provis ŝanĝi la temon de la konversacio:

“Kiel Vi fartas nun? La febro?”

“Vi neniam pensis tro pri la Plejalta, ĉu ne?” estis la surpriza respondo.

“Nu, bone, mi... eble ne,” li konfesis. “Estas tro da Dioj. Ĉiuj religioj havas miraklojn, ĉiuj asertas tion aŭ alion. Tro da diversaj opinioj.”

Addha ridetis:

“Kredas la *drendo*, ke la arbobranĉo ekzistas nur, por ke ĝi tie ripozu.”

“Neniu religio respondas niajn demandojn.”

“Kiuj estas Viaj demandoj?”

Wells provis kombi sin per la fingroj: “Nu, bone, la senco de ĉio tio. Kio ni estas en la universo, kial ni ekzistas ... Vi scias, tiaj aferoj.”

“Respondo nea ofte ŝuldiĝas al tio, ke la demando estas nea. Kion diras al Vi Via hepato?”

“Ĉe ni oni parolu pri la koro,” ridetis siavice la kuracisto. “Kaj ĝi vere nenion diras al mi.”

“Kaj do Vi strebas konstrui maŝinojn, por ke ili helpu Vin kompreni. Kie estas tiu maŝino, per kiu oni povas kompreni la Plejaltan?”

“Ĉu Vi havas la respondojn?” demandis rekte Wells.

“Respondojn? Vi estis rigardanta tiom da mirindaĵoj dum Viaj stelvojaĝoj ... ĉu oni bezonas pliajn respondojn, kiam oni rigardas la stelojn?”

“Estas tro da malbono en la mondo ... mi tute ne povas naive akcepti la ekziston de senlime bona Dio, kiu disdonas donacojn inter siaj sekvantoj samkiel kompleza avĉjo. Kio pri la militoj? Kio pri la malriĉeco, la malsato?”

“Homo estas la nomo de ĉiuj militoj. Kaj malriĉeco estiĝas pro tio, ke ni mem ne dividas riĉecon kun niaj fratoj. Serĉu la veron tie. Kial kulpigi la Plejaltan?”

“Kio estas vero?” li demandis, nesciante, ke tiu demando estas jam olda de jarmiloj “Kio pri la malsanoj? Ne, mi neniam komprenos.”

Addha flustris:

“Doloro blindigas Vin, kaj tio montras, ke Vi estas homa. Preĝu kaj esperu, kaj Via hepato iam parolos al Vi.”

“Kiu vi estas, Addha?” demandis Wells.

“Demandu Vian hepaton” estis la ada respondo.

Wells gapis malkontente, kaj pretis diskuti plu. Subite forta bruo aŭdiĝis ekstere. Denove la giganta pugno batis la murojn.

“Jen ili denove kun la katapultoj. Mi devas iri helpi.”

“Ne plu verŝu sangon. Transdonu min al ili kaj revenu hejmen. Vi jam faris tion, kio devis esti farata laŭ la Antikvulaj Libroj. Ĉio finiĝos baldaŭ kaj mi revenos al la Ĝardeno.”

“Ho, jes,” moketis la doktoro. “La ĝardeno. Ĝardeno en ĉi dezerta mondo, kia ideo.” Li kontrolis, ĉu ĉio estas en ordo ĉe lia paciento kaj rekomendis:

“Ne stariĝu. Restu kuŝe. Baldaŭ mi revenos.”

Addha kapneis.

“Ne, sanigisto. Jen la fino ... sed ni revidos nin alie. Vi trovos la vojon, ĉar kompato nestas en Via hepato, kvankam Vi tion ne komprenas.”

“Kion Vi celas? Mi ne forlasos Vin.”

La profetino mistere ridetis:

“Ankaŭ mi ne forlasos Vin.”

Subita eksplodo interrompis ilin.

“Fajro! Fajro!”

La kriegoj hirtigis ĉiujn harojn ĉe Wells. Li aŭskultis la rotestron ĝisraŭke krii ordonojn:

“Atentu! Ili sukcesis trapasi! Fermu ĉiujn pordojn!”

Bruo da mitraloj (ĉu ili jam estas ene?). La kuracisto kuris al la koridoro, sed eksplodo ĵetis lin kontraŭ la muron. Kvazaŭ giganta ondo, homamaso enpenetris. Addhan oni eltiris el la lito, kaj ĉiuj komencis bati ŝin per manoj, piedoj, per bastonoj. Neniu sono eliris el ŝiaj lipoj.

Nova eksplodo.

Sovaĝe kriante, la homamaso trenis sian viktimon tra la koridoroj.

“Ĵetu ŝin en la fajron! Al la fajro!”

“... pardonu ilin, ĉar iliaj koroj ankoraŭ estas tiuj de *kranej*. Ili ankoraŭ ne klare vidas ...”

Wells provis levi sin, sensukcese. Vidante lian strebon, unu el la sturmantoj frapis lin per madzo.

Ruĝo ...

************************

“... geografio miakorpa estus do disa arkipelago je vundoj en sanga oceano: jen vundo miabrusta, vera giganto ...”

Wells skuis la kapon, provante eltiri sin el pensvagado. Jen grava atingo: li sukcesis malfermi la okulojn malgraŭ tio, ke ĉio ĉirkaŭ li, ĉio ene de li, estas tutsimple doloro. Unusola doloro? Eble pliaj doloroj aperos poste. Doloro kaj ruĝo. Kuracisto, kuracu Vin mem ...

Subite penso kaptis lin per frida mano: kaj ŝi? kie ŝi? Addha estas, kio gravas nun. Kiom da tempo estas jam pasinta? Kiom da tagoj? Mi devas kalkuli la tagojn ... nur tri mi bezonos. Nur tri, por scii ... Nu, mi ankoraŭ vivas, sed kiucele? Celo ... jes, ankoraŭ estas celo — li konkludis post preskaŭa sveno — mi devas supervivi por vidi. Ĉu atesti? Ne, simple vidi. Tio sufiĉos al mi. Ankaŭ aliaj vidos, sed pri tio mi ne zorgos. Temos pri alies tasko ... mi bezonos nenion pli, nenion plu.

Li strebis rigardi ĉirkaŭ si. Nokto. Kadavroj kaj ruinoj. Kiu kutimis uzadi sportajn ŝuojn? Aĥ, jes, la radioteknikisto. Vidu: estas nur unu ŝuo. Kie la alia? Lasu la mortintojn zorgi pri la mortintoj. Sed mi ankoraŭ vivas, kaj kiu kulpas pri tiom da mortoj? Mi mem. Mi mem kulpas.

Li sentis la larmojn fari rojojn sur liaj vangoj. Ĉu mi rezistos? Ho, Dio, se Vi vere ekzistus! Faru, ke mi supervivu nur tri tagojn, por ke mi vidu, por ke mi sciu! Estu la miraklo denove!