Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Hobio

FRANCIO

Persistemo donis plezuron!

Paskalo kaj Heleno Ducros [dikró] el la urbo Herbignac [erbinják], nord-okcidenta Francio, komencis jaĥt-konstruadon en 1986. Fakte Paskalo kaj Heleno, kiuj estas esperantistoj, sukcesis ne nur ĝisfine konduki la konstruadon, sed plie: ili mem ellaboris la tutan konstruadon de la jaĥto, kvazaŭ ili estus fakuloj pri tio.

Ĉi tie vere temas pri finkonstruado de granda jaĥto. Estas atentinde, ke temas pri jaĥto de Ĵonko-modelo. Efektive! Ĝi estas konstruita laŭ planoj tiel aranĝitaj, por ke oni plej facile navigu en oceanoj kaj relative komforte restadu en ties kajutoj dum marvojaĝoj. La jaĥtnomo estas “Tourne Lune” [turn lin], “lunfloro”.

Ĝiaj teknikaj donitaĵoj jenas:

La jaĥto estas konstruita el ligno. Ĝia ŝelo, 30 milimetrojn dika, konsistas el kvar tavoloj de tabuloj. La unua tavolo estas najlita kaj gluita al la ĉeftrabaro. La pliaj tri tavoloj estas nur gluitaj unu al la alia. Dum la gluado, kiu celis regule glui ĉiujn tavolojn, oni uzis ĉirkaŭ 700 000 agrafojn. Ĉiujn oni forigis post la sekiĝo de gluaĵo. Minimume 600 kg da gluaĵo kaj 50 kg da farboj necesis entute por la jaĥto.

Fine post 16 jaroj da persistemo kaj klopodoj, la jaĥto enakviĝis. Ĉiujn ĝiajn manovrojn lerte planis kaj gvidis Paskalo kaj Heleno. Kun kelkaj geamikoj ili tuj ĝuis kelkminutan navigadon ĉirkaŭ la atlantika jaĥthaveno Arzal, situanta proksime al Herbignac.

Kiel kutime por “bapti” jaĥton, oni rompis ĉampan-botelon al ĝia pruo kaj bondeziris “Bonan venton!”

Ankaŭ la legantoj de MONATO bondeziras al la konstruintoj de la jaĥto “Tourne Lune” agrablajn spertojn kaj plezuron en la estonta navigado.

Jean-Yves SANTERRE