Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Arto

GERMANIO

Komenco de la teatra maratono

Kiamaniere eblas hodiaŭ altiri homojn al la teatro? Gerard Mortier, la 57-jara intendanto de la nova teatra festivalo Ruhrtriennale en Nordrejn-Vestfalio, celis krei festivalon por simplaj loĝantoj, por tiuj, kiuj neniam antaŭe estis en teatro kaj opero. La festivalo daŭras tri jarojn, ekde 2002. Tiujare, inter septembro kaj oktobro, estis montritaj ses novaj surscenigoj kaj kvin gastludoj. La spektakloj okazis en eksaj minejoj kaj uzinoj (la ŝtato donis 50 milionojn da eŭroj por rekonstrui tiujn, kaj pliajn 40 milionojn por la festivala programo). Mortier esperis, ke tiuj nekutimaj lokoj plifaciligos kompreni teatron, ĉar ili estas tipaj por la regiono. Krome, la biletoj estis malmultekostaj preskaŭ por ĉiuj teatraĵoj. La aranĝojn de la unua festivala jaro ĉeestis sufiĉe da vizitantoj el diversaj sociaj tavoloj.

Sed Mortier ne nur volis ŝanĝi la teatran ejon. Ankaŭ la teatraĵoj ne plu rajtas esti nur antikvaj ludoj. Necesas vidi la interrilatojn de teatro kaj la nuntempo. La spektakloj ne estis pompaj. Mortier provis miksi la teatrajn ĝenrojn. “Se oni vidas teatraĵon, oni ne plu povu diri: tio estas dramo kaj tio estas opero”, opinias Mortier. Li vidas la estontecon de teatro en muzikteatro. Li eĉ planas en 2004 surscenigi ĵazan operon. Sed intendanto de la festivalo ŝanĝiĝas dum ĉiu el la tri jaroj, do Mortier riskas ne sukcesi atingi la altan celon – krei “postburĝan festivalon”.

La festivalo interalie volas emfazi, ke la germanoj pensadas pri Germanio. La muzikteatraĵo Germanio, viaj kantoj! inaŭguris la festivalon. Dum spektaklo mem, sub la scenejo kantensemblo prezentas diversspecajn germanajn kantojn. Ĉi tiu spektaklo estas alvoko al la germanoj, kiuj ne konas – kontraŭe al aliaj nacioj – siajn kantojn parkere. La Elegioj de Holivudo de Hanns Eisler montris la malfacilan vivon de la ekzilitoj inter 1933 kaj 1945. La kontrasto inter la bela fasado de Holivudo kaj la realaj kondiĉoj de la germanaj fuĝintoj estis reflektita inter la scenejo kaj la industria halo, kie okazis la spektaklo. Cetere, la fino ne estas feliĉa: Hanns Eisler forlasis Usonon en 1948, ĉar li estis akuzita esti komunisto. La usona reĝisoro Peter Sellars surscenigis la dramon La infanoj de Heraklo de Eŭripido, kiu aktualece montris la situacion de fuĝintoj: la infanojn de Heraklo, kiuj devas fuĝi for de la tirano, ludis kurdaj infanoj.

Ligiteco al la regiono kaj nuntempaj temoj estas tipa por la festivalo. En 2004, post la festivalo, Mortier fariĝos intendanto de la pariza opero, kie li volas tradici-stile surscenigi klasikajn operojn. Tio ne estas facile imagebla.

Thomas SÜLZLE