Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Spirita Vivo

LINGVOJ

La Biblio en la gaela lingvo

La gaela, lingvo parolata en du samdevenaj sed nun iom malsamaj formoj, en Irlando kaj Skotlando, estas unu el la pluraj endanĝerigitaj etnaj idiomoj de Eŭropo. Ĝia statuso en Irlando estas almenaŭ teorie garantiita, pro la fakto, ke laŭ la konstitucio de la ŝtato, ĝi estas la unua oficiala lingvo. Cetere, ĝi estas instruata en ĉiuj lernejoj. En Skotlando, tamen, ĝis la reestablo (kvankam kun limigita potenco) de la nacia asembleo (parlamento) en 1997, la gaela lingvo ne estis oficiale agnoskita, kaj estis studfako en malmultaj lernejoj.

Tamen, precipe pro la influo de la eklezioj kaj la preskaŭ universala kono de la Biblio en la gaela en protestantaj regionoj de la insuloj kaj Altejo (norda kaj okcidenta Skotlando), la lingvo estis konservata en altnivela grado. Eĉ simplaj fiŝistoj kaj kamparanoj kun etaj bienoj kapablis — kaj ankoraŭ kapablas — diskuti teologion kaj aliajn seriozajn temojn pro la lingva edifo, kiun ili ricevis, ne en lernejo sed en la preĝejoj kaj per legado de la Biblio.

En Irlando, kie dum longa tempo la Biblio ne estis ĝenerale legata de la katolika laikaro, nur protestantoj havis rektan aliron al la gaela versio, sed la plimulto de ili estis de angla deveno kaj parolis nur la anglan. Nur en la lasta duono de la 20a jarcento aperis aprobita katolika versio de la tuta Biblio en la gaela.

Antaŭ nelonge oni anoncis, ke estas preta nova versio de la Biblio en hodiaŭa gaela. Oni konstatas, ke la junaj generacioj malfacile komprenas la pli klasikan lingvaĵon de la plej uzata malnova eldono, parte pro tio, ke ĝia teksto estis forte influita de la irlandgaela, kaj pro la fakto, ke la parolata lingvo de junaj gaeloj ŝanĝiĝas kaj iom simpliĝas laŭ gramatiko.

La unua presita religia libro en la gaela aperis en Skotlando en 1567, sed neniu parto de la Biblio estis tradukita gaelen ĝis du jarcentoj post tiu dato. Dum iom da tempo oni provis enkonduki en Skotlandon la irlandan Biblion de la protestanta episkopo Bedell, sed ĝia lingvaĵo kaj malnova irlanda tiparo bazita sur la manuskripta alfabeto ne estis facile kompreneblaj. La teksto de la plej uzata kaj plej amata versio konservas multajn vortarajn, idiotismajn kaj sintagmajn influojn de la Biblio de Bedell. Pluraj reviziitaj versioj aperis en la jardekoj post 1861, kiam la Nacia Biblia Societo de Skotlando transprenis respondecon pri tradukado kaj eldonado de la Biblio, sed en la plej lastaj, la ŝanĝoj estis minimumaj kaj rilatis precipe al iom simpligita ortografio.

Oni esperas, ke eĉ nun, kiam la influo de la religio estas malpli evidenta, la nova eldono en moderna gaela daŭre helpos konservi la lingvon kaj la kulturon de la gaeloj en Skotlando.

Garbhan MACAOIDH