Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

BALTIO

Via malamiko estas nia malamiko

Duoblan eŭforion estigis en Litovio kaj la invito membriĝi en Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) kaj la vizito de la usona prezidanto George Bush [ĝorĝ buŝ].

Aparte ĝojis konservativuloj pro la anonco, ke Litovio kun ses aliaj ŝtatoj rajtos aliĝi al NATO. Estis konservativuloj, kiuj en 1990 tuj post la sendependiĝo de Litovio ekstrebis al NATO-membriĝo. Hodiaŭ la koncernaj politikistoj konfesas, ke tiam NATO-membriĝo aspektis utopia: nun, tamen, 60 % da litovoj apogas membriĝon.

Kaj danke al la fakto, ke Litovio kiel ekssovetia ŝtato unue liberiĝis de sovetia armeo kaj nun pleje proksimiĝas al NATO-niveloj, vizitis la landon George Bush kune kun la latva prezidantino Vaira Vyke-Freiberga [vajra vike-fréjberga] kaj la estona prezidanto Arnold Rüütel [arnold rjutel].

Okupacio

Por litovoj plej gravis la vortoj de Bush, kiuj eĥiĝis tra la lando: “Se iu fariĝos malamiko de Litovio, tiu fariĝos ankaŭ malamiko de Usono.” Tiel konfirmiĝis la sekureco de Litovio, kiu spertis sovetian okupacion en 1940, perfidon de okcidentaj demokratioj en 1945 kaj partizanan militon, minacojn kaj timojn ĝis 1991.

NATO-membriĝo alportos ne nur militan sekurecon sed ankaŭ plej verŝajne ekonomian progreson. En najbara Pollando, ekzemple, duobliĝis investado post invito aliĝi al NATO. Kompanioj hezitas investi en lando minacata de potenco en oriento: NATO-membriĝo estas kvazaŭ signalo por sekura investado en Baltio.

Jam de kelkaj jaroj litovaj soldatoj aktivas en NATO-operacioj, ekzemple en Bosnio kaj Afganio.