Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Moderna Vivo

ABORTIGO

Ĉu daŭre navigas “pramŝipo de larmoj”?

Dum la longa politika vivo de Éamon de Valera, “patro” de la moderna sendependa Irlando, la lando estis regata de kvazaŭa koalicio de registaro kaj eklezio. Hodiaŭ Irlando estas malpli rigore katolika lando kaj malpli homogena socio. Tamen granda parto de la loĝantaro, precipe la kampara bienista komunumo, restas konservativa kaj fervore religia. Ĝenerale la tuta popolo — ĉu pro religiaj, ĉu pro etikaj kialoj — profunde malaprobas abortigon.

Antaŭ kelkaj jaroj la popolo referendume malpermesis abortigon. Juristoj tamen avertis, ke enigi tiajn specifajn leĝojn en la konstitucion povus estonte okazigi problemojn. Kaj, malgraŭ kontraŭ-abortiga leĝo kaj preskaŭ universala kondamno de abortigo, oni kalkulas, ke ĉiusemajne 19 virinoj vojaĝas Brition per t.n. “pramŝipo de larmoj” por abortigi en britaj klinikoj. Laŭ kritikantoj de la koncerna leĝo Irlando, sub preteksto solvi problemon, simple eksportas ĝin al Anglio.