Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Fikcio kaj realo

Kio okazus, se tiu ĉi raporto ne estus fikcia sed reala? Kompreneble sekvus mondvasta abomeno, la ĉefpolicanon oni akuzus pro murdo. En nia reala mondo ne estis kvartalo de Berlino sed Afganio, kiun oni (t. e. okcidentaj landoj sub gvido de Usono) bombardis; mortis 5000 civiluloj, inter ili multaj infanoj; Osama bin Laden povis fuĝi kaj ĝis hodiaŭ ne estas trovita. Tamen Usono deklaris, ke estis granda sukceso, ĉar oni liberigis Afganion de talibano. Neniu akuzas Usonon (kaj la kunmilitintajn ŝtatojn).

Se vere temus pri liberigo de Afganio, jam jarojn antaŭe Usono devus militi kontraŭ talibanoj, ĉar la kruelaĵoj de tiuj ekstrem-fundamentistaj islamanoj (malavare subvenciitaj de Usono) delonge estis konataj. Sed, kiel deklaris la usona ministro pri eksterlandaj aferoj komence de la milito, faligi la talibanan reĝimon ne estis la celo sed nur rimedo, por tiel kapti Osama bin Laden.

Lerni de Israelo

En marto de 2002 la usona registaro aperigis la jaran raporton pri homaj rajtoj. En ĝi ampleksa ĉapitro ĉiam temas pri “arbitraj kaj kontraŭleĝaj mortigoj”. Tiun jaron Usono denuncis la israelan armeon, ĉar ĝi mortigis 33 supozatajn palestinajn teroristojn en la okupita teritorio kadre de “likvida politiko”, kiel eŭfemisme oni nomas tian murdadon. Komence de novembro de l’ sama jaro per raketo el aviadilo Usono eksplodigis aŭtomobilon en Jemeno, en kiu mortis ses teroristoj de Al-Kaida, inter ili viculo de Osama bin Laden — do ekzakte laŭ metodo aplikita de la israela “likvida politiko”. La usona vicministro pri defendo laŭdis la “tre sukcesan” operacon. Parolisto de prezidanto Bush [buŝ] diris: “Se temas pri teroristoj, kiuj volas mortigi nin, la prezidanto defendas kaj protektas Usonon.” Kiam ĵurnalisto demandis, ĉu do Usono ne plu kontraŭas la israelajn kontraŭleĝajn mortigojn, parolisto de la prezidanto diris: “Nia politiko rilate al la israela-palestina konflikto ne ŝanĝiĝis.” Per aliaj vortoj: se du agas same, ne estas sama afero — israela armeo krimas, usona ne. La sveda ministro pri eksterlandaj aferoj Anna Lindh kritikis: “Ankaŭ teroristojn oni devas trakti kongrue kun internacia juro. Alikaze ĉiu lando povas komenci ekzekuti tiujn, kiujn ĝi taksas teroristoj.”

Malamikoj

Usono instalis krome novan jursistemon por (pli ĝuste: kontraŭ) teroristoj. Kaptitajn 600 talibanojn kaj membrojn de Al-Kaida ĝi enkaĝigis simile al bestoj en Guantanamo (sur Kubo), ilin oni deklaris illegal enemy combatants, t. e. kontraŭleĝaj malamikaj batalantoj; ili do havas juran statuson nek de militkaptitoj nek de krimuloj, do ankaŭ ne ĝuas koncernajn rajtojn laŭ nacia kaj internacia juro. Ili restas kaptitaj sen advokato, sen proceso, sen juĝisto, sen kontakto kun parencoj tiom longe, kiom plaĉas al Usono, pli precize al usona prezidanto, ĉar (laŭ klarigo registara) la prezidanto mem decidas, kiu estas tia “malamiko” kaj kiom longe.

De defendo al prevento

Konforme Bush ŝanĝis ankaŭ la strategion: nun Usono rajtas je preventa milito. Tio signifas, ke oni povas ataki iun ajn landon, se la prezidanto nomas ĝin malamika al Usono, ankaŭ se tiu lando ne atakis Usonon aŭ usonanojn (aktuale: Irako). Li konvinkis pri tiu ĉi nova strategio ankaŭ la membrojn de NATO, kiu nun ne plu estas nura defenda alianco sed ataka; nova intervena trupo povos ekmiliti ie ajn en la mondo. Konsekvence ĉiuj ministroj, kiuj ĝis nun nomis sin “defendaj”, estonte devus titoli sin “milit-ministroj”.

Kiel ajn, nun do estas klare, kial Usono tiom timas kaj verve kontraŭbatalas la mondan tribunalon. Ĝi estas en tio en bela kompanio de aliaj protagonistoj de internacia juro kaj homaj rajtoj, ekzemple Rusio, kiu deklaras ĉiun ĉeĉenon teroristo, ekzemple Ĉinio, kiu dum jardekoj subpremas tibetanojn.

Kion ni lernas per tio? Ke en la historio ofte unu sola homo povas renversi kaj perversigi ĉion. Aktuale tia homo estas fanatika murdisto Osama bin Laden.