Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Politiko

HOMAJ RAJTOJ

Paŝoj al paco

Dek du norveginoj iniciatis Internacian Virinan Marŝon por Homaj Rajtoj en Israelo kaj Palestino, invitante virinojn el la tuta mondo partopreni. Alveninte en Tel-Avivo la 2an de aprilo, ili marŝos tra rifuĝejoj, vilaĝoj kaj urboj en ambaŭ landoj, kaj finos per granda fratiniĝa kunveno en Jerusalemo la paskan dimanĉon, la 20an de aprilo.

La marŝo estas fondita sur la Homaj Rajtoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) kaj sur la principoj de neperforto. Ĝi efektiviĝos laŭ la spirito de Gandhi kaj Martin Luther King. Partoprenantoj memorigos unu la alian pri la admono de Gandhi ne subtaksi la eblon de unuopulo ŝanĝi la mondon.

La virinoj klarigas: “Ĉar en tiu regiono tradicie estas armitaj la viroj, ni pro sekureco decidis, ke en ĉi tiu marŝo partoprenu nur virinoj. Ni volas kontribui al restarigo de paco, homamo kaj homa digno.”

Ili aldonas: “Homoj spektas la suferadon de la popoloj en Meza Oriento. Politikistoj ne povas trovi solvojn, kiuj utilos al la popoloj de Palestino kaj de Israelo. Politikajn agojn regas potencavido, dominemo, intrigoj kaj egoismo. Homoj serĉas, kion fari por kontribui al paca solvo.”

Pacalianco

Celoj de la marŝo estas interalie starigi respekton por homaj rajtoj en la regiono kaj subteni tiujn en ambaŭ landoj, dezirantajn respekton por internacia juro per ĉesigo de la okupado kaj per starigo de justa paco kun sekureco por ĉiuj loĝantoj. La virinoj kunlaboras kun israelaj kaj palestinaj pacaj kaj virinaj organizaĵoj kun subteno de la norvega pacalianco kaj la norvega filio de la Virina Internacia Ligo por Paco.

En Israelo kaj en Palestino la marŝantinoj gastos ĉe israelaj kaj palestinaj virinoj kaj partoprenos iliajn “milojn da interparoloj” pri alispeca kaj pli bona estonteco. Krome ili plantos novajn olivarbojn, kie la antaŭaj estas forhakitaj.

Intertempe la ĉefkomitato en Norvegio provas starigi komitatojn en aliaj landoj por varbi virinojn por partopreni en la marŝo kaj virojn por alimaniere helpi. Pozitive reagis homoj en dudeko da landoj en Eŭropo, Afriko, Azio kaj Ameriko.

Detaloj pri la marŝo kaj la paciniciato troveblas ĉe www.humanrightsmarch.org.