Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Moderna Vivo

IRLANDO

Amnezio-amnestio

Lastatempe influa irlandano atentigis, ke por Irlando la du mondomilitoj neniam okazis. Tiu rimarko ne celis Nord-Irlandon, kie la loĝantaro — plejparte protestanta kaj uniista — ĉiujare memoras kaj honorigas tiujn, kiuj soldat-servis en ambaŭ militoj. Ne, tamen, en la Libera Ŝtato Irlanda (nun la Irlanda Respubliko).

Dum preskaŭ la tuta ekzisto de la moderna sendependa Irlando, la plej forta politika influo estis (kaj restas) Fianna Fáil [fjana fojl], la respublikisma partio. Kvankam batalis kaj mortis miloj da sudaj kaj nordaj irlandanoj de ambaŭ religiaj tradicioj kaj de la du konkurantaj politikaj sintenoj, kontraŭ- kaj por-brita, oficialaj instancoj en la sudo ignoris ĉi tiun fakton. Ili ŝajnigis, ke Irlando tute ne estis implikata en la militoj.

Apenaŭ estis fondita la Libera Ŝtato, kiam eksplodis enlanda milito en Irlando — evento, kiu eĉ pli forgesigis homojn pri la unua mondomilito. Estis kreita kaj konservata la mito, ke la sola grava konflikto en la unua kvarono de la jarcento estas malpaco en Irlando. Sekve familioj, kies filoj servis en la brita armeo dum la unua mondomilito, sentis, ke ili silentu kaj eĉ hontu pri ties partopreno en “brita” milito.