Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Leteroj

“Dio, benu Usonon!”

Unue mi volas danki vin pro aperigo — eĉ surkovrile — de mia artikolo Dio, benu Usonon!, kaj pro riĉaj ilustraĵoj al ĝi en la numero 11/2002, p. 9. Ilia abundo kaj grandeco estis tute neatenditaj, konsidere al la ĉiama spacomanko. Do, des pli dankon. Tio estis agrabla surprizo.

Tamen estis ankaŭ io malagrabla: temas pri nepetita “kontraŭ”-ilustraĵo al mia letero “Kies akvo...” en la sama numero. La foto montranta plorantajn palestinaninojn — eble patrinojn de ŝaĥidoj (“martiroj” en la araba, t.e. sinmurdantaj sabotuloj), evidente celas obĵeti la pozicion de mia letero, ke ne Israelo estas buĉanto en la trudita milito. Esence ĉi-foto apartenas al ies alia artikolo, kaj tio ne ŝajnas esti bona ĵurnalisma praktiko.

Ĉu mankas fotoj de plorantaj israelaj virinoj, fotoj (pardonu — tro “grafikaj”) de eksplodintaj korpopartoj de civila loĝantaro, de viva homa karno “farĉita” per najloj, de pafitaj israelaj beboj, lernejanoj, preĝantaj pilgrimoj, ktp? 15 mil (!) teroragoj kontraŭ Israelo dum la lasta du-jara milito estis faritaj: tamen ne pensu pri iu ajn bilanco entute se temas pri Israelo! Eĉ simpla prezento de malaj opinioj pri la problemo ŝajne ne estas akceptebla por “moderna ĵurnalismo” — sen paroli pri la objektiva analizo, ĉar la realaĵo kaj la vero (eĉ se komplika) estas nur unu.

Kun tre miksitaj sentoj

Alex GOFEN

Usono