Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Leteroj

“Dio, benu Usonon! (2)”

Ĝenerale usonaj aferoj kritikitaj de Stefan Maul kaj aliaj estas inde subtenataj. Multaj nuntempaj programoj de la Bush-administrado estas terure reakciaj, kaj korporaciaj skandaloj infektas ĉiun nivelon de la registaro. Kvankam redaktoro Maul juste ricevas plenan respekton, oni devas agnoski, ke samideano Aleksandro Gofen havas validan vidpunkton pri “internacia inspirita konspiro” kontraŭ Usono.

Mi konsentas, ke la usona registaro flankenstaras en loko neakceptebla pri la kiota protokolo, tribunala justeco, putrantaj homrajtoj, ŝovinisma malrespondeco, militemaj paroladoj kontraŭ Irako, ktp. Sed la inundo de etaj vortatakoj sen inteligenta argumentado ne meritas spacon en mondvasta gazeto kiel MONATO. Ne necesas atingi universalan interkonsenton. Tamen, kiel s-ro Gofen sugestetis, la usona civitanaro meritas inteligentan diskuton inter la internacia amaskomunikilaro. La novembra kovrilo de MONATO estas hontinda: ne ĉiuj usonanoj estas naciemaj flagsvinguloj. Malgraŭ diferencoj ni piediru kune.

Usonaj kontribuantoj, bedaŭrinde, mankas en la paĝoj de MONATO, sed malfacilas partopreni en projekto, kiam la kritikistoj en la MONATO-rondo estas tiel severaj.

Elson B. SNOW

Usono